Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping
2012-11-19


Xi Jinping 

 

    Xi Jinping, han-o, naskiĝis junie en la jaro 1953 en Fuping de la provinco Shaanxi. Li eklaboris en januaro de 1969 kaj aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en januaro de 1974. Li diplomitiĝis el la fako pri la marksisma teorio kaj ideologi-politika edukado de la Homscienca kaj Sociologia Instituto sub Qinghua-universitato kiel kunofica studento, kaj doktoriĝis pri juro.

 

    Nun li estas ĝenerala sekretario de la Centra Komitato (CK) de KPĈ, prezidanto de la Milita Komisiono de CK de KPĈ, vicprezidanto de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR), vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de ĈPR, kaj estro de la Kadra Lernejo de KPĈ.

 

    1969-1975 laboris kiel lernanto el urbo en Liangjiahe-brigado de Wen'anyi-komunumo en la gubernio Yanchuan de Shaanxi-provinco kaj sekretario de tiea partia filio.

 

    1975-1979 studis pri baza organika sintezado en la hemiindustria fakultato de Qinghua-universitato.

 

    1979—1982 sekretario de la Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro kaj Oficejo de la Milita Komisiono de CK de KPĈ.

 

    1982—1983 vicsekretario de la Zhengding-a Gubernia Komitato de KPĈ de la provinco Hebei.

 

    1983—1985 sekretario de la Zhengding-a Gubernia Komitato de KPĈ de la provinco Hebei, la unua politika komisaro de milita departemento de Zhengding kaj la unua sekretario de ties partia komitato.

 

    1985—1988 membro de la Konstanta Komitato de la Xiamen-a Urba Komitato de KPĈ de la provinco Fujian kaj vicestro de la urbo Xiamen.

 

    1988—1990 sekretario de la Ningde-a Regiona Komitato de KPĈ de la provinco Fujian kaj la unua sekretario de la partia komitato de la Ningde-a Milita Subregiono.

 

    1990—1993 sekretario de la Fuzhou-a Urba Komitato de KPĈ de la provinco Fujian, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de la urbo Fuzhou kaj la unua sekretario de la partia komitato de la Fuzhou-a Milita Subregiono.

 

    1993—1995 konstanta membro de la Fujian-a Provinca Komitato de KPĈ, sekretario de la Fuzhou-a Urba Komitato de KPĈ kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de la urbo Fuzhou kaj la unua sekretario de la partia komitato de la Fuzhou-a Milita Subregiono.

 

    1995—1996 vicsekretario de la Fujian-a Provinca Komitato de KPĈ, sekretario de la Fuzhou-a Urba Komitato de KPĈ, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de la urbo Fuzhou kaj la unua sekretario de la partia komitato de la Fuzhou-a Milita Subregiono.

 

    1996—1999 vicsekretario de la Fujian-a Provinca Komitato de KPĈ kaj la unua politika komisaro de la rezervaj trupoj de kontraŭaviadila kanono.

 

    1999—2000 vicsekretario de la Fujian-a Provinca Komitato de KPĈ , aganta estro de la provinco Fujian, vicestro de la nacidefenda mobiliza komitato de Fujian-provinco kaj la unua politika komisaro de la rezervaj trupoj de kontraŭaviadila kanono.

 

    2000-2002 vicsekretario de la Fujian-a Provinca Komitato de KPĈ kaj estro de la provinco Fujian, vicestro de la nacidefenda mobiliza komitato de la Nankina Milita Regiono, estro de la nacidefenda mobiliza komitato de Fujian-provinco kaj la unua politika komisaro de la rezervaj trupoj de kontraŭaviadila kanono.

 

    (1998-2002 kunofice studis pri la marksisma teorio kaj ideologi-politika edukado en la Homscienca kaj Sociologia Instituto sub Qinghua-universitato kaj gajnis juran doktorecon.)

 

    2002-2002 vicsekretario de la Zhejiang-a Provinca Komitato de KPĈ, aganta estro de la provinco Zhejiang, vicestro de la nacidefenda mobiliza komitato de la Nankina Milita Regiono kaj estro de la nacidefenda mobiliza komitato de Zhejing-provinco.

 

    2002—2003 sekretario de la Zhejiang-a Provinca Komitato de KPĈ, aganta estro de la provinco Zhejiang, la unua sekretario de la partia komitato de la Zhejing-a Milita Regiono, vicestro de la nacidefenda mobiliza komitato de la Nankina Milita Regiono kaj estro de la nacidefenda mobiliza komitato de Zhejing-provinco.

 

    2003-2007 sekretario de la Zhejiang-a Provinca Komitato de KPĈ , prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Zhejiang-provinco kaj la unua sekretario de la partia komitato de la Zhejing-a Milita Regiono.

 

    2007—2007 sekretario de la Ŝanhaja Urba Komitato de KPĈ kaj unua sekretario de la partia komitato de la Ŝanhaja Garnizono.

 

    2007—2008 membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo de CK de KPĈ kaj estro de la Kadra Lernejo de KPĈ.

 

    2008—2010 membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo de CK de KPĈ, vicprezidanto de ĈPR kaj estro de la Kadra Lernejo de KPĈ.

 

    2010— 2012 membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo de CK de KPĈ, vicprezidanto de la Milita Komisiono de CK de KPĈ, vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de ĈPR kaj estro de la Kadra Lernejo de KPĈ.

 

    2012— ĝenerala sekretario de CK de KPĈ, prezidanto de la Milita Komisiono de CK de KPĈ, vicprezidanto de la Ĉina Popola Respubliko, vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de ĈPR kaj estro de la Kadra Lernejo de KPĈ.

 

    Li estis kandidata komitatano de la 15-a CK de KPĈ, membro de la 16-a,17-a kaj 18-a CK de KPĈ, membro de la Politika Buroo, konstanta membro de la Politika Buroo kaj sekretario de la Sekretariejo de la 17-a CK de KPĈ, membro de la Politika Buroo, konstanta membro de la Politika Buroo kaj sekretario de la Sekretariejo de la 17-a CK, membro de la Politika Buroo, konstanta membro de la Politika Buroo kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la 18-a CK de KPĈ. En la unua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso li elektiĝis kiel vicprezidanto de ĈPR kaj en la 17-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso estis nomumita kiel vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de ĈPR kaj en la unua sesio de la 18-a CK de KPĈ elektiĝis kiel prezidanto de la Milita Komisiono de CK de KPĈ.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio