Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Keqiang
2012-11-19

 
Li Keqiang

 

    Li Keqiang, han-o, naskiĝis en julio de 1955 kaj aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en majo de la jaro 1976. Li eklaboris en marto de la jaro 1974 post diplomiĝo el la Pekina Universitato. Li estas ekonomika doktoro.

 

    Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj vicsekretario de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    Konciza kariero:

 

    1974 - 1976: intelekta junulo en Dongling-brigado de Damiao-komunumo de la gubernio Fengyang, Anhui-provinco

 

    1976 - 1978: sekretario de la kompartia filio de Damiao-brigado de Damiao-komunumo de la gubernio Fengyang, Anhui-provinco

 

    1978 - 1982: studento de la Leĝa Fakultato de la Pekina Universitato kaj respondeculo de la Studenta Unio de la universitato

 

    1982 - 1983: sekretario de la Ĉina Komunisma Junulara Ligo de la Pekina Universitato

 

    1983 - 1985: sekretario de la lerneja oficejo de la Ĉina Komunisma Junulara Ligo, sekretario de la Tutlanda Federacio de Studentoj de Ĉinio kaj kandidato por sekretario de la Sekretariejo de la Ĉina Komunisma Junulara Ligo

 

    1985 - 1993: sekretario de la Sekretariejo de la Ĉina Komunisma Junulara Ligo kaj vicprezidanto de la Tutlanda Junulara Federacio de Ĉinio (de septembro ĝis novembro de la jaro 1991: lernanto de la perfektiga kurso por provincnivelaj gvidantoj sub la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio)

 

    1993 - 1998: la unua sekretario de la Sekretariejo de la Ĉina Komunisma Junulara Ligo kaj rektoro de la Ĉina Junulara Universitato por Politikaj Sciencoj (1998 - 1994: aspiranto al la magistreco kaj doktoreco en ekonomiko de la fakultato de ekonomiko de la instituto pri ekonomiko sub la Pekina Universitato)

 

    1998 - 1999: vicsekretario de la kompartia komitato de Henan-provinco, aganta estro de la provinco kaj ĝenerala komandanto de la ĉefa komandejo kontraŭ inundo de la Flava Rivero

 

    1999 - 2002: vicsekretario de la Kompartia Komitato de Henan-provinco, estro de la provinco kaj ĝenerala komandanto de la ĉefa komandejo kontraŭ inundo de la Flava Rivero

 

    2002 - 2003: sekretario de la Kompartia Komitato de Henan-provinco, estro de la provinco kaj ĝenerala komandanto de la ĉefa komandejo kontraŭ inundo de la Flava Rivero

 

    2003 - 2004: sekretario de la Kompartia Komitato de Henan-provinco kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de la provinco

 

    2004 - 2005: sekretario de la Kompartia Komitato de Liaoning-provinco

 

    2005 - 2007: sekretario de la Kompartia Komitato de Liaoning-provinco kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de la provinco

 

    2007 - 2008: membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio

 

    2008 - : membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de la Ŝtata konsilataro de Ĉinio kaj vicsekretario de la Komunista Partio de Ĉinio

 

    Membro de la 15-a, 16-a, 17-a kaj 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, membro de la 17-a kaj 18-a Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj membro de la Konstanta Komitato de la 8-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio