Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ekonomio kaj reformado de Ĉinio vizaĝas al nova defio
2012-11-19


Delegitoj aŭskultas la raporton.

    En la raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ skribiĝis detala analizo pri la nova defio, al kiu vizaĝas la ekonomio, reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio. En la nova komenco, Ĉinio daŭre antaŭenpuŝos siajn ekonomian disvolviĝon, reformadon kaj pordomalfermon, sed samtempe vizaĝos al serio da antaŭvideblaj kaj malantaŭvideblaj defioj, kiuj venos el la mondo kaj ankaŭ el Ĉinio mem.

 

    Internacie, kun la paco kaj disvolvo kiel la temo de nunaj tempoj, la monda ekonomio eniras en nova turnopunkto, tial la ekonomia tutmondiĝo estas en nova disvolva periodo. Ĉinio vizaĝas al 5 severaj defioj, kiaj unue, malrapidiĝos kresko de la monda ekonomio; due, la monda ekonomia strukturo grande reguliĝos kaj ŝanĝiĝos; trie, estos intensa internacia konkuro pri merkato, resurso, talentano, teknologio kaj standardo; kvare, serioziĝos problemoj kiaj ŝanĝiĝo de la ekologia medio kaj la klimato, sekureco de energio kaj tiu de nutraĵo; kvine, multiĝos diversaj protektoj en komerco kaj investo al Ĉinio.

 

    Enlande, en la kondiĉoj por rapide kaj stabile antaŭenpuŝi sian ekonomian disvolviĝon, Ĉinio havas survoje multajn malfacilojn, problemojn kaj riskojn. Ili estas malbalanco, malkunordigo kaj maldaŭrigebleco en disvolviĝo. Ekzistas du grandaj limigoj, kiaj limigo de energio kaj tiu de ekologia medio en la socia kaj ekonomia disvolvo; ekzistas tri breĉoj, kiaj tiu de enspeza distribuo inter la urboj kaj la kamparo, inter diversaj regionoj kaj inter popolanoj; ekzistas tri malkunordigoj, kiaj tiu de investo kaj konsumo, de industria strukturo kaj de disvolviĝo urba kaj kampara; ekzistas sistemaj obstakloj limigantaj racian disvolvon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio