Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gardisto de inform-komunika sekureco
2012-11-19

de LIU JIN

 


Wu Jiang analizas prototipojn kun siaj kolegoj en la pekina laboratorio.

 

    Wu Jiang, nove elektita reprezentanto por la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kiel kutime, venis al la sia oficejo je frua horo matene, kaj komencis laboron antaŭ la komputilo. Kun rapida disvolviĝo de inform-tekniko en Ĉinio oni pli kaj pli zorgas pri protekto de informa sekureco. La Ĉina Akademio de Telekomunika Tekniko, kiel avangarda instituto, akceptis pli kaj pli multe da projektoj en la lastaj jaroj. Wu Jiang kaj lia grupo en la akademio estas pli kaj pli okupitaj.

 

    Antaŭ 20 jaroj, diplomiĝinte el la matematika fakultato de la Pekina Universitato, Wu Jiang eklaboris en la Ĉina Akademio de Telekomunika Tekniko. Li diris, ke ĉi tie li trovis deziratan atmosferon, kiel priskribite en la libro Animo de Nova Maŝino, "kun malordaj vestoj kaj hararo, ekstreme talenta junulo sidanta kun streĉitaj okuloj ĉe komputila tablo". En la stato de tiu "laborabsorbita programisto", Wu Jiang dediĉis sin al laboro de inform-komunika sekureco, kaj post 20 jaroj li ankoraŭ havas junulan pasion, kaj ofte laboras pli ol dek horojn seninterrompe ĉiutage.

 

    Wu Jiang ege amas sian laboron. Li ne ĉesas pensi pri problemo-solvo, eĉ kiam li vizitas kuraciston en hospitalo. Foje li aŭdis, ke kuracisto menciis "klaran mekanismon". Li tuj rekonis la analizon por solvi la dornan problemon en laboro. Fakte li ja aplikis la koncepton por solvi la problemon.

 

    La plej neforgesebla afero okazis en la jaro 2005, kiam li gvidis grupon konkeri teknikan problemon pri alt-efika sekurec-aparato de virtuala privat-reto. Siatempe la aparato estis urĝe postulata por la informa sekureco de Ĉinio. Se oni ne povus ĝustatempe elfari ilin kaj ekipi per ili koncernajn produktojn, la ĉinaj inform-reto kaj inform-sistemo estus alfrontinta gravan riskon de sekureco. Tamen mankis tekniko kaj materialoj en tiu kampo. Wu Jiang estis nomumita kiel respondeculo de la projekto en tiu urĝa momento.

 

    Li ne povis facile endormiĝi pro urĝeco de la laboro kaj pro multaj malfacilaĵoj, kaj por malstreĉi sian menson li aĉetis multajn kompaktajn videojn pri muziko kaj aŭskutis ilin dum iom da tempo antaŭ la endormiĝo.

 

    Post cent-taga penado Wu Jiang kaj lia grupo kreis kombinitan operatoro-modon, kaj efektivigis organikan integriĝon de inform-sekureca teorio kaj inĝenieria dezajno, kio metis bazon por la alt-efika aparato. Ili ankaŭ novigis la framon, kaj solvis ŝlosilan problemon de sistem-traktado, kaj antaŭenigis samspecan dezajnon en Ĉinio. La atingo ricevis la duan trofeon de la Ŝtata Premio por Sicenca kaj Teknika Progreso.

 

    Wu Jiang estas rigora al si mem, kaj samtempe li donas multe da atentoj al trejnado de laborantoj. Li bone scias, ke por respondi defion, kelkaj homoj ne estas sufiĉaj, tial oni devas starigi bonkvalitan grupon, kaj utiligi la kolektivan saĝon. Nun en lia sekcio, teknikistoj kun malsamaj karakteroj kaj el malsamaj tavoloj kaj malsamaj fakoj povas plene disvolvi siajn proprajn talentojn kaj kune venki malfacilaĵojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio