Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Chen Wanxia -- plej bela instruisto-patrino
2012-11-16

de LI CHENXU

 


Chen Wanxia kun pokalo por "plej bela instruisto vilaĝa" 


 

    La 10-an de septembro 2012 Chen Wanxia estis honorita de la Ĉina Centra Televida Stacio kaj la redakcio de la ĵurnalo Guangming Ribao per la titolo "plej bela vilaĝa instruistino de Ĉinio". 

 

    Sur la kampo de la vilaĝo Chenji en la gubernio Feidong, Anhui-provinco, je pli ol 60 kilometroj for de la gubernia urbo, staras tri-etaĝa domo kun flavaj ĉirkaŭmuroj. Ĝi estas Elementa LernejoYangguang, la unua pensiona bazlernejo en vilaĝo de Ĉinio por geknaboj, kies gepatroj laboras aliloke. Tie pli ol 300 geknaboj diligente lernas kaj ĝoje vivas. Lernantoj diris: "Ni havas plej belan instruisto-patrinon!"

 

    Fondi lernejon por zorgi pri geknaboj, kies gepatroj laboras aliloke

 

    La 43-jara Chen Wanxia havas pli-ol-20-jaran sperton en insturado. Ŝi servis kiel anstataŭa instruistino de la elementa lernejo de la vilaĝo Chenji dum 15 jaroj. En la jaro 2005 la lernejo estis kunigita en la centran elementan lernejon de apuda urbeto kaj Chen Wanxia estis dungita de alia lernejo en la gubernia urbo.

 


Chen Wanxia prizorgas la infanojn kiel patrino. 


 

    "Vi ĉiuj foriris kaj neniu nun zorgas pri 7-8-jaraj geknaboj en la vilaĝo. Ĉiutage ili devas piediri kelkajn horojn por viziti la novan lernejon." Plendis vilaĝanoj al Chen Wanxia, kiam ŝi denove vizitis la vilaĝon en somero de 2006. La centra elementa lernejo estas tre malproksima for de la vilaĝo kaj al ĝi mankas kondiĉoj por loĝigi lernantojn. Plej parto de la geknaboj en la vilaĝo ne vivas kun siaj gepatroj, ĉar ili laboras aliloke. Estas neoportune kaj nesekure por ili viziti la malproksiman lernejon. Chen Wanxia fariĝis tre maltrankvila pensante pri tiuj geknaboj. Ŝi decidis rezigni sian laboron en la gubernia urbo kaj fondi en la vilaĝo pensionan lernejon. 

 

    Dank' al la helpo de la loka registaro ĉiuj formalaĵoj por fondi la lernejon estis rapide plenumitaj. Rilataj departementoj senpage disponigis al ŝi iaman lernejon nun neuzatan. Chen Wanxia, ŝiaj familianoj, kolegoj kaj samvilaĝanoj kune riparis klasĉambrojn kaj aĉetis lernilojn. Tiel la unua pensiona elementa lernejo en vilaĝo de Ĉinio fondiĝis kaj akceptis unuafoje jam 64 geknabojn.

 

    Pro la malalta lernokotizo, kiu estas malpli ol duono de aliaj neŝtataj pensionaj lernejoj, kaj pro la bona administrado la lernejo ricevis aprobon kaj laŭdojn de la socio. En la dua semestro la nombro de lernantoj multiĝis al pli ol 200. Inter la novaj lernantoj troviĝis geknaboj ne nur el la vilaĝo mem sed ankaŭ el najbaraj vilaĝoj kaj eĉ el aliaj gubernioj.

 

    La leterkesto Yangguang

 

    Por normala funkciado de la ne-profit-cela lernejo Chen Wanxia servas kiel direktorino de la lernejo, ĉinlingva instruistino por sesa-klasaj lernantoj, kaj eĉ ŝoforo de lerneja aŭtobuso. Kiel ajn okupita kaj laca ŝi estas, ŝi ĉiam pacience komunikiĝas kun geknaboj, se ŝi havas tempon.

 

    En la lernejo estas la leterkesto Yangguang (Sunlumo) kreita de Chen Wanxia. Ŝi scias, ke tiuj geknaboj certe havas en la koro multajn aferojn kaj vortojn por diri. Oni devas malfermi vojon por ke ili povu elverŝi sian koron. Chen Wanxia ekpensis pri leteroj. Ŝi opinias, ke per skribo de leteroj la infanoj povas ne nur komunikiĝi kun aliaj, sed ankaŭ ekzerci sian verkadon.

 


Chen Wanxia konsolas knabon. 


 

    Skribu al gepatroj en foraj lokoj kaj al siaj instruistoj, skribu vian sekreton en la koro... Tuj post malfermo de la leterkesto la geknaboj komencis uzi ĝin. Diverskoloraj leteroj konigis al instruistoj senton, petolaĵojn kaj malĝojon de la geknaboj. Chen Wanxia ĉiamaniere transsendas la leterojn skribitajn de la geknaboj al iliaj gepatroj. Ŝi kaj ŝiaj kolegoj senprokraste respondas leterojn skribitajn al ŝi kaj solvas iliajn problemojn per interparolo kaj skribado.

 

    Foje en la leterkesto Chen Wanxia trovis leteron, kies trassendado al la adresito neniel eblas. Skribis ĝin la kvinaklasa lernanto Chen Chong. Lia patrino mortis, kiam ŝi naskis lin. Lia patro ekhavis novan edzinon kaj la knabo mem vivas kune kun sia 85-jara avo aparte. Ĉiusemajne Chen Chong metas en la leterkeston leteron al sia patrino. Petinte permeson de Chen Chong, Chen Wanxia legis liajn leterojn kaj el ili ŝi sentis liajn malĝojon kaj sopiron al lia patrino. Por helpi Chen Chong eliri el la malgaja animstato Chen Wanxia diris al la knabo sian deziron fariĝi lia adopta patrino, donante al li patrinan amon. Post tio Chen Chong multe ŝanĝiĝis. Li ne nur fariĝis pli serena ol antaŭe, sed ankaŭ komencis skribi leteron rekte al la nova patrino.

 

    "Mia patrino donis al mi la vivon, kaj mi tre sopiras ŝin. Sed nun, kiam mi pensas pri ŝi, la figuro de la direktorino Chen aperas antaŭ miaj okuloj," diris Chen Chong.

 

    Kolektiva naskiĝtago por sentigi al la geknaboj amon

 

    "Blovu kandelojn kaj manĝu kukojn!" La ĝojkrion oni povas aŭdi en klasĉambro de la lernejo en ĉiu monatfino. Geknaboj, kies naskiĝtago estas festata, staras ĉirkaŭ la kuko kaj murmuras sian deziron de la koro fermante la okulojn en akompano de kantoj de aliaj kunlernantoj.

 


Chen Wanxia kaj ŝiaj lernantoj 


 

    La kolektiva naskiĝtaga kunveno estas komuna festo de la geknaboj. Chen Wanxia notis naskiĝtagon de ĉiuj geknaboj en notlibron kaj ĉiumonate festas kune kun la lernantoj naskiĝtagon por tiuj, kiuj naskiĝis en la monato. Geknaboj prezentas al ili programerojn mem faritajn kaj instruistoj donacojn. Antaŭ naskiĝtago de la geknaboj Chen Wanxia telefone aŭ mesaĝe atentigas iliajn gepatrojn por ke ili telefonu al sia filo aŭ filino en ties naskiĝtago por esprimi sian amon al ili. 

 

    Yu Hongwu, instruisto de kvinaklasaj lernantoj, diris: "Chen Wanxia estas direktorino de la elementa lernejo Yangguang kaj 'patrino' de 300 geknaboj, kies gepatroj laboras aliloke. Ŝi zorgas pri iliaj vestado, manĝado, loĝado kaj veturigado." En la fino de ĉiu dua semajno la geknaboj revenas al sia hejmo kaj dimanĉe posttagmeze Chen Wanxia mem veturigas ilin al lernejo. Foje, kiam ŝi venis al hejmo de duaklasa lernantino Cheng Zhimei, ŝi plore diris al Chen, ke ŝi ne povas viziti lernejon. La patrino de Cheng Zhimei forpasis pro malsano en la pasinta jaro kaj ŝia patro mortis pro akcidento antaŭ pli ol unu monato. La 8-jara Cheng nun nur povas vivi kune kun sia pli-ol-70-jara avino. La avino ne deziris, ke la nepino daŭrigu lernadon en la lernejo. Informiĝinte pri tio Chen Wanxia multfoje venis al la avino por ŝin persvadi kaj eĉ nuligis la lernokotizon de Cheng Zhimei.

 

    "En la lernejo estas miaj gefratoj kaj instruisto-patrino. Mi ŝatas lerni tie," diris Cheng Zhimei.

 

    Aliaj geknaboj diris: "La patrino Chen estas instruistino dum la lecionoj kaj patrino post la lecionoj." Estas feliĉe por Chen Wanxia prizorgi tiujn geknabojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio