Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio elektis konstantajn membrojn de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ
2012-11-15

 
La parolon faras Xi Jinping, nova ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ.
 

Sep nove elektitaj konstantaj membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ 

 

    La 15-an de novembro la Unua Plena Sesio de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio elektis Xi Jinping kiel ĝeneralan sekretarion de la Centra Komitato de KPĈ, kaj Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli kiel konstantajn membrojn de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ. Xi Jinping diris al raportistoj, ke la novaj gvidantoj neniam senesperigos ĉiujn!

 

    Li diris, ke la centraj gvidantoj havas grandan respondecon al la ŝtato kaj al la nacio. La ĉina nacio en disvolviĝo de 5 mil jaroj faris kontribuon al progreso de la homaro. La ĉina popolo suferis de malfaciloj kaj vizaĝis al danĝeroj. Antaŭe multaj homoj kun noblaj idealoj forte klopodis por reprosperigo de la ĉina nacio, sed bedaŭrinde ili ne sukcesis.

 

    Post la fondiĝo de la KPĈ, kiu gvidis la ĉinan popolon klopodi por fondi la novan Ĉinion en prospero, la ĉina nacio ekhavis esperon. La respondeco de la centraj gvidantoj estas unuigi kaj gvidi la kompartion, la landon kaj la popolanojn el diversaj nacioj labori por plifortigo de la ĉina nacio en la tuta mondo, kaj kontribui al la tuta homaro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio