En la fermo de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ |
|
Voĉdono per manlevo |
La 14-an de novembro la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) fermiĝis en la Popola Halo de Pekino post elekto de la novaj Centra Komitato de KPĈ kaj Disciplino-Kontrola Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ, aprobo de la rezolucio pri la raporto de la 17-a Centra Komitato de KPĈ, la rezolucio pri la laborraporto de la Disciplino-Kontrola Komitato de la Centra Komitato de KPĈ kaj la rezoluzio pri la Statuto de la KPĈ (reviziita).
La kongreso alvokas, ke la membroj de KPĈ kaj diversnaciaj popolanoj de la tuta lando alte levu la grandan standardon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, pli strikte unuiĝu ĉirkaŭ la Centra Komitato de KPĈ kaj penadu por ĉiuflanke konstrui la bonhavan socion, senĉese akiri novan sukceson de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj kune krei pli belan estontecon de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|