Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la tria kunveno de prezidantaro de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2012-11-15


Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la centra komitato de KPĈ, prezidas la kunvenon. 

 

    Antaŭtagmeze de la 13-a de novembro okazis en la Popola Halo de Pekino la tria kunveno de la prezidantaro de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Kamarado Hu Jintao prezidis la kunvenon. La kunveno pasigis la proponan liston de kandidatoj por la membroj de la 18-a Centra Komitato de KPĈ, por alternaj membroj de la 18-a Centra Komitato de KPĈ kaj por kandidatoj de la membroj de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ. En la kunveno oni decidis prezenti la listojn al la diversaj delegacioj por fari diskutadon.

 

    Posttagmeze en la 13-a de novembro, grupe kunvenis la diversajn delegaciojn de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Oni diskutos pri la menciitaj listoj pasigitaj de la tria kunveno de la prezidantaro.

 

    Antaŭtagmeze de la 14-a de novembro okazos la oficiala voĉdono.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio