Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Plena konstruo de la bonhava socio kaj la celo de kompleta profundigo de reformado kaj pord-malfermo
2012-11-15


Hu Jintao faras raporton en la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. 

 

    Je la 9-a horo de la 8-a de novembro inaŭguriĝis en la Popola Halo de Pekino la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris raporton en la nomo de la Centra Komitato de KPĈ. Hu Jintao montris en la raporto, ke konsidere al la internacia tendenco kaj al la ĉina enlanda situacio, la disvolvo de Ĉinio estas ankoraŭ en la grava periodo de strategiaj ŝancoj, en kiu Ĉinio povas multe fari. Do, oni devas ĝuste kompreni la enhavon de la grava periodo de strategiaj ŝancoj kaj ŝanĝiĝojn de la situacio, plene kapti la ŝancojn, aplombe alfronti la defiojn, teni la iniciativon, avantaĝon kaj estontecon por garantii la plenan realigon de la bonhava socio en la jaro 2020.

 

    Laŭ la praktiko de la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio oni devas klopodi por atingi la novan celon surbaze de plena konstruo de la bonhava socio difinita en la 16-a kaj la 17-a Tutlandaj Kongresoj de KPĈ.

 

    -- Daŭra kaj sana evoluo de ekonomio. Transformo de manieroj de la ekonomia disvolvo atingis gravan progreson, kaj sur la bazo de evidenta plibonigo de disvolviĝo en ekvilibro, kunordigo kaj daŭripovo, oni duobligu la totalan enlandan produkto-valoron kaj la averaĝan enspezon de urbanoj kaj kamparanoj kompare kun tiuj en la jaro 2010.

 

    -- Senĉesa evoluo de la popola demokratio. La demokratia sistemo estu plibonigita, la demokratiaj formoj -- pli riĉaj, la fundamenta principo por administri la landon laŭ la leĝo -- plene efektivigita, la registaro sub la kontrolo de juro -- fundamente finkonstruita, la kredindeco de justico -- senĉese plialtigita kaj la homaj rajtoj -- vere respektitaj kaj garantiataj.

 

    -- Evidenta plifortigo de la kultura mola potenco. La sistemo de la socialisma kerna valoro profunde enradikiĝu en la koron de la popolo, la kultura industrio fariĝu kolona industrio de la nacia ekonomio kaj la bazo de la konstruo de socialisma kultura potenco estu pli solida.

 

    -- Plena altigo de la popola vivnivelo. La bazaj publikaj servoj en egaleco ĝenerale realiĝu, la nivelo de edukado de la loĝantaro kaj kulturado de kreivaj talentuloj evidente altiĝu, pli multaj laborpostenoj estu liveritaj, la diferenco de enspezoj malgrandiĝu kaj la socian garantion ĝuu la tuta loĝantaro.

 

    -- Granda progreso en konstruo de la socio resurso-ŝpara kaj medio-amika.

 

    Hu Jintao montris, ke por plene konstrui la bonhavan socion oni nepre devas per plej grandaj politikaj kuraĝo kaj saĝo kapti la ŝancojn por profundigi la reformadon en gravaj kampoj, rezolute forigi ĉiujn konceptojn kaj instituciajn mekanismojn, kiuj malhelpas sciencan disvolviĝon, cele konstrui la sistemon kompletan, sciencan, norman kaj efikan en praktikado, por ke ĉiuj sistemoj estu pli maturaj kaj pli definitivaj. Oni devas plibonigi la merkatan ekonomian sistemon socialisman, perfektigi fundamentan ekonomian sistemon kun publika proprieto kiel la ĉefo, kaj komuna disvolviĝo de ekonomio de diversaj posedantecoj, plibonigi la distribuan sistemon kun distribuo laŭ la laborado kiel la ĉefo kaj aliaj distribuaj metodoj kiel la kunekzisto, plibonigi la sistemon de makro-kontrolado, pli vaste evolui la fundamentan funkcion de la merkato en atribuo de rimedoj kaj plibonigi la sistemon de malferma ekonomio por antaŭenpuŝi la ekonomion al la disvolvo pli efika, pli justa kaj pli daŭrigebla. Oni devas akceli la sistemigon, normigon kaj programigon de la socialisma demokratia politiko, pligrandigi bonordan partoprenon de civitanoj en ĉiuj niveloj kaj el ĉiuj rondoj en politikaj aferoj, reguligi laŭ la leĝo diversajn laborojn de la ŝtato. Oni devas plibonigi la kulturan administran sistemon kaj la administran mekanismon de la kultura produktado, fundamente starigi la modernan kulturan merkatan sistemon kaj plibonigi la sistemon de administrado de la ŝtataj kulturaj aktivadoj por ke la kultura disvolva medio estu favora al novigo kaj kreado. Oni devas akceli la starigon de la scienca kaj efika sistemo pri socia administrado, plibonigi la socian garantion, plibonigi la reton pri la bazaj publikaj servoj kaj la socia administrado, starigi la institucian mekanismon por garantii la socion en viveco, harmonio kaj bonordo. Oni devas akceli la starigon de la sistemo pri la ekologia civilizacio, plibonigi la institucian mekanismon por ekspluatado de la ŝtata tero, por ŝparado de resursoj kaj por protektado de la ekologia medio, kun la celo starigi novan situacion de la moderniga konstruado kun disvolviĝo harmonia inter homaro kaj naturo.

 

    Hu Jintao emfazis, ke la plena konstruo de la bonhava socio laŭ la plano estas tre malfacila tasko, ĉiuj membroj de la partio devas labori diligente kaj obstine. La registaro plifortigos subtenon al la kamparo, kaj al la meza kaj okcidenta regionoj en la reformado kaj pordo-malfermo, en plibonigo de ilia disvolva kapablo kaj en plibonigo de la popola vivo ; kaj kuraĝigos la regionojn kun favoraj kondiĉoj daŭre iri en la antaŭa vico en la moderniga konstruado kaj fari grandan kontribuon al la disvolvado kaj reformado de la tuta lando.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio