Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial la ĉina popolo bonvenigas la 18-an Tutlandan Kongreson de KPĈ?
2012-11-14

de XIN SHIHONG

 


Bonvenigo de la kongreso en Pekino 

 

    Kun alveno de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝi fariĝas pli kaj pli multe atenta. En la okuloj de la membroj de KPĈ, la kongreso certe estas la nova mejloŝtono en la historio de la partio; en la okuloj de la raportistoj, la kongreso estas riĉa fonto de iliaj raportadoj; en la okuloj de la okcidentanoj, la kongreso estas ŝanco por koni Ĉinion. Do, kion signifas la kongreso en la okuloj de ordinaraj ĉinoj?

 

    Ĉiuj tutlandaj kongresoj de la partio estas sombolaj aferoj en la historio de la Komunita Partio de Ĉinio kaj vojmontriloj por antaŭenmarŝado de Ĉinio. Ĉu la Unua Kongreso de KPĈ, en kiu naskiĝis la partio, ĉu la 6-a Kongreso de KPĈ, kiu okazis en Moskvo, ĉu la 12-a Kongreso, kiu elmetis la temon pri "socialismo kun ĉinaj trajtoj", ĉu la 14-a Kongreso, kiu unuafoje skribis "la merkatan ekonomion" en la oficialan dokumenton de la partio...ĉiuj havas siajn proprajn fonojn kaj eksterordinarajn historiajn influojn.

 

    Sen kono de la kongresoj oni ne povas sufiĉe koni la Komunistan Partion de Ĉinio, sen kono de KPĈ oni ne povas vere kompreni Ĉinion de la moderna tempo. La 18-a Kongreso de KPĈ estas same grava. Estas nature, ke la ĉinaj popolanoj multe esperas de la kongreso.

 

    Kelkaj specialistoj opinias, ke la jaro 2012 estas jaro por "ellaboro de strategio", ĉar en tiu jaro okazos la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Kun profundiĝo de reformado estiĝas en la nuna Ĉinio multaj novaj problemoj kaj riskoj kaj defioj en kaj ekster la lando. Kiel KPĈ gvidu la ĉinan popolon solvi tiujn problemojn, gardu sian "sanon" kontraŭ koruptiĝo, projektu kaj aranĝu la reformadon kaj evoluadon, kaj kion ĝi faru por realigi la dezirojn de la ĉina popolo, tiu ĉi kongreso jam havos klaran penson. Tial la ĉinaj popolanoj multe esperas de la kongreso, esperas sian morgaŭan feliĉon kaj la futuron de la lando kaj nacio.

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio