Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio daŭre antaŭenigos la noblan aferon por paco kaj disvolviĝo de la homaro
2012-11-14

 
La 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

 

    Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis en la raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ke Ĉinio daŭre iros laŭ la vojo de paca disvolviĝo, firme sekvos la politikon pri sendependa paca diplomatio, firme protektos la ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj interesojn por evoluado kaj neniam submetiĝos al ĉiu ajn ekstera premo.

 

    Ĉinio decidos sian starpunkton kaj politikon laŭ la vero, kaj subtenos la justecon. Ĉinio pledas por pace solvi internaciajn konfliktojn kaj akrajn problemojn kaj oponas kontraŭ la uzo de armitaj fortoj aŭ minaco per armitaj fortoj, oponas kontraŭ subfosado al la laŭleĝaj ŝtatpotencoj, oponas kontraŭ terorismo en ĉiuj formoj. Ĉinio oponas kontraŭ ĉiuspeca hegemoniismo kaj potenca politiko, neniam ĉasos hegemonion, nek faros ekspansion. Ĉinio persistos en kunligo de la interesoj de la ĉina popolo kun la komunaj interesoj de la popoloj de aliaj landoj, partoprenos per pli aktiva sinteno en internaciaj aferoj, ludos rolon de respondeca granda lando por kune trakti la tutmondan defion.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio