Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Du reprezentantinoj partoprenis en la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kun siaj beboj
2012-11-14


Jiang Min kun sia bebo 
 

Zorgante sian filinon, Luo Wei legas la materialojn de la kongreso. 

 

    La 12-an de novembro, kiam la raportistoj intervjuis la delegacion de la provinco Sichuan, ili vidis, ke en la delegacio sume du reprezentantinoj ĉeestis kun siaj beboj al la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

 

    Jiang Min, unu el la reprezentantinoj, estas politika asistanto de la taĉmento de kontraŭ-terorisma oficejo de la buroo de publika sekureco de Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan. Ŝi restis firma sur sia posteno pro la zorgo al la popola sekureco eĉ en profunda malĝojo pro la forpaso de siaj 11 familianoj en la terura tertremo en Wenchuan. Nun ŝia bebo aĝas nur 4 monatojn. Luo Wei, la alia reprezentantino, estas dungato de la trinkaĵa kompanio Qianduixue de la urbo Guangyuan kaj la unua senpaga hepato-oferanto al akceptanto sen parenco en Ĉinio. Ŝia bebo aĝas je 5 monatoj. Pro tio, ke la du beboj restas ankoraŭ en la mamnutra tempo. La kongreso-afera grupo speciale faris aranĝojn por oportunigi la du reprezentantinojn partopreni kun siaj beboj en la kongreso.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio