Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ okazigis la 4-an gazetaran konferencon
2012-11-14


Jiang Weixin respondas demandon de raportisto. 
 

Fremdlanda raportisto demandas. 

 

    Posttagmeze de la 12-a de novembro la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis la 4-an gazetaran konferencon en la informa centro en la hotelo Mediata Centro. En la konferenco Jiang Weixin, ministro pri loĝado kaj konstruado de urboj kaj vilaĝoj, Zhu Zhixin, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, Zhou Shengxian, ministro pri mediprotekto, Yang Zhiming, vicministro pri homforta resurso kaj socia garantio, konigis la staton pri la popola vivo de Ĉinio kaj respondis demandojn de raportistoj.

 

    Respondante demandon de raportisto, Jiang Weixin diris, ke ne malstreĉiĝos la politiko pri reguligo de merkato de dom- kaj ter-havaĵoj. En la komenco de la jaro 2011 la ĉina registaro ekreguligis la ĉinan merkaton de dom- kaj ter-havaĵoj, kaj sekve de tio multaj provincoj kaj municipoj de Ĉinio publikigis rimedojn pri reguligo de dom- kaj ter-havaĵoj. Post penado la reguligo de dom- kaj ter-havaĵoj havis unuajn efikojn. De la jaro 2011 la merkato de dom- kaj ter-havaĵoj ĝenerale disvolviĝas laŭ la direkto antaŭdifinita, la neracia postulado estas bridita, la rilatoj inter liverado kaj bezonado evidente pliboniĝas kaj la prezo de domoj tendencas al stabileco.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio