Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la 3-a gazetara konferenco de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2012-11-13


Respondas Sun Zhijun (la tria de maldekstre), Zhao Shaohua (la tria de dekstre), Tian Jin (la dua de maldekstre) kaj Jiang Jianguo (la dua de dekstre). 

 

    La 11-an de novembro okazis en Pekino la 3-a gazetara konferenco por ĉinaj kaj alilandaj raportistoj en la informa centro de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ . Al la konferenco ĉeestis Sun Zhijun, propaganta vicministro de Ĉinio kaj estro de la gvidgrupa oficejo de reformado kaj disvolvado de la ĉina kultura sistemo, Tian Jin, vicestro de la menciita oficejo, Jiang Jianguo, vicestro de la menciita oficejo, Zhao Shaohua, kultura vicministro de Ĉinio, ili klarigis la situacion de la reformado de la kultura sistemo kaj konstruado de la kulturservada sistemo por la publiko, kaj respondis la demandojn de la raportistoj.

 

    Sun Zhijun diris, ke la pliprofundigo de reformado de la kultura sistemo estas grava strategio bazita sur la tuta situacio de la socialismo kun ĉinaj karakteroj por ĉiuflanke konstrui la bonhavan socion. La reformado povas pli kaj pli bone adaptigi la kulturan sistemon al la merkata ekonomio socialisma, efike plenumi la kreskantajn bezonojn de ĉinaj popolanoj en la spirita kaj kultura flankoj, pozitive trakti la novajn defiojn enkondukitajn de la ekonomia tutmondiĝo kaj malfermado de Ĉinio, aktive sin konformigi al la scienca kaj teknologia novigo kiu inkludas la altan kvalitecon kaj progresintecon de la informaj disvastigaj teknologioj, konkrete solvi la urĝajn problemojn en la kulturgvidanta evoluado sub la multkultura, diversforma kaj varia cirkonstanco.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio