Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gravaj sportaj konkursoj kun partopreno de Ĉinio post la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2012-11-12


Inaŭgura ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008 

 

    8.8--8.24, 2008 kaj 9.6--9.17, 2008 okazis en Pekino respektive la 29-aj Olimpikoj kaj la 13-aj Handikapulaj Olimpikoj. La ĉina delegacio okupis la unuan lokon laŭ la nombro de la gajnitaj oraj medaloj kaj nombro de ĉiuj gajnitaj medaloj en la du olimpikoj.

 

    11.12--11-27, 2010 kaj 12.12--12.19, 2010 okazis en Kantono respektive la 16-a Azia Sportkunveno kun 14 mil partoprenantoj el 45 landoj kaj regionoj kaj la 1-a Azia Handikapula Sportkunveno kun partopreno de 2500 handikapulo-sportistoj el 41 landoj kaj regionoj. La ĉina delegacio okupis la unuan lokon laŭ la nombro de la gajnitaj oraj medaloj kaj nombro de ĉiuj gajnitaj medaloj en la du sportkunvenoj.

 

    7.27--8.12, 2012 kaj 8.29--9.9, 2012 la ĉina delegacio gajnis 38 orajn, 27 arĝentajn kaj 23 kuprajn medatojn kaj okupis la duan lokon laŭ la nombro de la gajnitaj oraj medaloj kaj ĉiuj gajnitaj medaloj en la Londonaj Olimpikoj; kaj en la 14-a Handikapulaj Olimpikoj okazinta en Londono, la ĉina delegacio gajnis 95 orajn, 71 arĝentajn kaj 65 kuprajn medatojn kaj per tio okupis la unuan lokon laŭ la nombro de la gajnitaj oraj medaloj kaj ĉiuj gajnitaj medaloj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio