Hu Jintao faras raporton en la inaŭguro de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. |
En la 8-a de novembro Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, diris en la raporto por la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ke oni devas plenforte antaŭenpuŝi konstruadon de la ekologia civilizacio.
Li diris, ke dum la nuna tempo, oni devas bone fari laborojn de kvar flankoj, unue, perfektigi la strukturon de la teritoria ekspluatado; due, ĉiuflanke pliigi la resursan ŝparadon; trie, plifortigi la protektadon de la ekologia sistemo de la naturo kaj medio; kvare, plifortigi konstruadon de la sistemo de la ekologia civilizacio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|