Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alilandaj raportistoj atentas pri la estontaj paŝoj de Ĉinio
2012-11-12

de WANG XIUQIONG

 


En la gazetara konferenco 

 

    Posttagmeze de la 7-a de novembro la Informa Centro de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) aranĝis la unuan gazetaran konferencon, en kiu partoprenis ĉirkaŭ 600 ĉinaj kaj alilandaj raportistoj. Demandoj de alilandaj raportistoj ĉefe temis pri la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, revizio de la statuto de la partio, reformado de la politika sistemo, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ili montris grandan interesiĝon pri la demando, kiel la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ difinos disvolvan direkton de ĉinaj politiko kaj ekonomio.

 

    Raportisto de la kolombia ĵurnalo "La Tempo" Edulf Penia opinias, ke la ĉina ekonomio estas miraklo kaj multaj aferoj de Ĉinio estas lernindaj por aliaj landoj. Li diris: "La tuta mondo atendas, kio okazos en Ĉinio. Ĉar Ĉinio estas la dua granda ekonomia ento en la mondo. Ĉio, kio okazos en Ĉinio, estos tre grava por la mondo."

 

    Raportistino de la Publika Radio Internacia de Usono Ma Jietao tre interesiĝas pri transformiĝo de la ĉina ekonomio. Ŝi opinias, ke la defio alportita de malrapidiĝo de la ekonomia kreska rapideco de Ĉinio, maljuniĝo de la loĝantaro kaj pliiĝo de salajroj signifas, ke ĉinaj entreprenoj devas malfermi novan vojon por altigi aldonan voloron kaj kreivan kapablon de la entreprenoj. Ŝi diris, ke ŝi atentos kiel la ŝanĝo de ĉinaj gvidantoj influos la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj procezon de ĉina reformado en politika sistemo.

 

    John Sinclair Foley, raportisto de la brita novaĵ-agentejo Reuters, diris, ke la afero plej atentata de li estas, ĉu ĉina ekonomio povas teni rapidan kreskadon kaj kiujn ŝanĝojn Ĉinio devas fari por teni la kreskadon. Laŭ li reformado de la politika sistemo, kreivo de sciencoj kaj teknikoj, disvolviĝo de financa merkato kaj mediprotektado intime rilatas al la kreskado. Li diris: "La nuna problemo ne estas kreska rapideco, sed estas sana kaj daŭrigebla kreskado kaj ĝuigi al pli multaj homoj fruktojn de ekonomia disvolviĝo."

 

    Raportistino de la tajlanda ĵurnalo "La Nacio" Shen Lina diris, ke dum la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ ŝi klopodos intervjui estrojn de registaraj ministerioj kaj komisionoj por informiĝi pri la direkto de ekonomiaj kaj diplomatiaj politikoj de Ĉinio en la estonteco. Raportisto de la brita novaĵ-agentejo Reuters diris: "La atingoj de Ĉinio en la pasintaj 10 jaroj pruvis, ke multaj pesimistoj eraris. Mi esperas, ke la disvolviĝo de Ĉinio en la venontaj 10 jaroj refoje alportos al la mondo ĝojon kaj surprizon."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio