Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ okazigis la duan gazetaran konferencon
2012-11-12


Zhang Ping respondas demandon de raportisto. 

 

    La 10-an de novembro la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis la duan gazetaran konferencon, en kiu Zhang Ping, direktoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado kaj sekretario de la gvidanta grupo de la partio de la komisiono, konigis staton pri ĉinaj ekonomio kaj socia disvolvo kaj respondis demandojn de raportistoj.

 

    Zhang Ping diris, ke la raporto farita de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, en la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ ĉiuflanke resumis la brilajn atingojn de Ĉinio en ekonomia kaj socia disvolviĝo post okazo de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. En la pasintaj 10 jaroj Ĉinio persistis en scienca disvolviĝo, penadis por rapidigi transiĝon de metodo de la ekonomia disvolviĝo, plifortigi kaj plibonigi makroskopan reguligon. Dank' al tio la nacia ekonomio de Ĉinio tenis stabilan kaj rapidan disvolviĝon, kaj la sinteza nacia forto multe leviĝis. Tio faris firman fundamenton por ĉiuflanke konstrui la bonhavan socion kaj realigi la grandan releviĝon de la ĉina nacio. En la jaro 2011 la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio atingis 47 300 miliardojn da juanoj. En la pasintaj 10 jaroj la ĉina ekonomio meznombre kreskis je 10.7% ĉiujare kaj la ekonomia sumo troviĝis en la dua loko de la mondo. La totala sumo de la importaj kaj eksportaj varoj meznombre kreskis je 21.7% ĉiujare, kaj Ĉinio fariĝis la unua granda lando en eksporto kaj la dua granda lando en importo en la mondo. La pokapa disponebla enspezo de loĝantoj en urboj kaj urbetoj kaj la pokapa neta enspezo de loĝantoj en la kamparo multe pliiĝis. Kapabloj kaj niveloj por fundamenta publika servo plue leviĝis kaj popolanoj ĝuis pli multajn fruktojn de reformado kaj disvolvado.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio