Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hu Jintao: rapidigu perfektiĝon de la sistemo de la socialisma merkata ekonomio kaj transiĝon de la ekonomia disvolviĝo
2012-11-12


Hu Jintao faras raporton en la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. 

 

    La 8-an de novembro Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis en la raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ke oni devas rapidigi perfektiĝon de la sistemo de la socialisma merkata ekonomio kaj transiĝon de la metodo de la ekonomia disvolviĝo.

 

    Hu Jintao montris: unue oni devas ĉiuflanke profundigi reformadon de la ekonomia sistemo; due oni devas praktiki la strategion antaŭenpuŝi disvolviĝon per novkreado; trie oni devas antaŭenpuŝi strategian reguligon de la ekonomia strukturo; kvare oni devas antaŭenpuŝi integriĝon de urba kaj kampara disvolviĝo kaj kvine oni devas ĉiuflanke altigi nivelon de la malferma ekonomio.

 

    Laŭ realeco de la disvolviĝo de la ekonomia socio de Ĉinio, Hu Jintao montris en la raporto, ke surbaze de la celo ĉiuflanke konstrui la bonhavan socion difinita de la 16-a kaj la 17-a Tutlandaj Kongresoj de KPĈ oni devas penadi por realigi la novan postulon: ekonomio daŭre kaj sane disvolviĝu, transiĝo de la metodo de la ekonomia disvolviĝo havu grandan progreson, kiel eble plej rapide realiĝu duobliĝo de la totala enlanda produkto-valoro kaj tiu de la pokapa enspezo de loĝantoj en urboj kaj la kamparo kompare kun la jaro 2010 surbaze de evidenta fortigo de disvolvaj ekvilibreco, harmonieco kaj daŭrigebleco.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio