Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la 2-a kunveno de prezidantaro de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2012-11-12


Hu Jintao prezidas la kunvenon. 
 

La prezidantaro de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ 

 

    La 10-an de novembro okazis en la Popola Halo en Pekino la 2-a kunveno de la prezidantaro de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj kamarado Hu Jintao prezidis la kunvenon.

 

    Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la kongreso, faris klarigon pri la proponaj listoj de kandidatoj por membroj kaj alternaj membroj de la 18-a Centra Komitato de KPĈ kaj por kandidatoj de membroj de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ.

 

    La kunveno pasigis la rezolucion (projekto) pri la raporto de la 17-a Centra Komitato de KPĈ, rezolucion (projekto) pri la laborraporto de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ kaj rezolucion (projekto) pri la Statuto (Amendita) de KPĈ, kaj decidis prezenti la 3 rezolucio-projektojn al diversaj delegacioj por diskutado.

 

    La kunveno pasigis la proponan liston de kandidatoj de membroj kaj alternaj membroj de la 18-a Centra Komitato de KPĈ kaj tiun de kandidatoj de membroj de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ, kaj decidis prezenti la listojn al diversaj delegacioj por diskutado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio