Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Wenhua: de filmo-projekciisto al direktoro de gubernia kultura stacio
2012-11-09

de YANG HUA

 


Wang Wenhua kaj la malnova 16mm-a filmo-projekciilo 
 

Wang Wenhua kaj danc-grupo de la plansetlejo 

 

    Wang Wenhua fariĝis de filmo-projekciisto en kamparo al direktoro de la kultura stacio en la urbeto Fushi de la provinco Sichuan. Dum la 30 jaroj kiam li laboris en kamparo, li alportis gajecon al la kamparanoj en monotona vespero pere de filmo-projekciado. En la malgranda kultura stacio li starigis dek kelkajn kulturajn kaj artajn grupojn en plansetlejoj kaj vilaĝoj.

 

    En la jaro 1982 kiam la televidilo ankoraŭ ne populariĝis en la tuta lando, Wang Wenhua, diplomiĝinto el supera mezlernejo, fariĝis filmo-projekciisto de la tiama vilaĝo Gonghe de la gubernio Fushun. Li projekciis filmojn por kamparanoj de vilaĝo al vilaĝo. En tiu ĉi periodo la krio "Filmo Wang venas " povis fari kvietan vilaĝon movoplena kvazaŭ en festaj tagoj.

 

    "Mi ŝatas mian kromnomon 'Filmo Wang'." Wang Wenhua ne kaŝas sian sopiron pri la periodo kiam li portis instrumentojn por projekcii filmojn al kamparanoj, "ĉar la popolanoj sentas sin ĝojaj, do ili min nomas tiele. " Wang Wenhua kun zorgemo montris al mi la malnovan 16mm-an filmo-projekciilon en la kultura stacio. Li funkciigis por ni la projekciilon, kaj tiumomente li kvazaŭ vidis la scenon kiam li projekciis filmon al la kamparanoj.

 

    En la jaro 1985 Wang Wenhua estis dungita kiel kultura direktoro plentempa de la gubernio, kaj ankaŭ en ĉi tiu jaro li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio. Vizaĝe al la kultura vivo povra de la kamparanoj, Wang Wenhua trovis, ke por la kulturaj aferoj en la kamparo ne sufiĉas filmo-projekciado, se oni volas prosperigi la kulturajn aferojn de la bazaj organizoj, oni devas partoprenigi en ili la popolanojn, ke ili ne nur spektu artajn programerojn, sed ankaŭ ilin prezentu.

 

    Sekve de la konstruado de la urbeto, Wang Wenhua klopodis por starigi kulturajn grupojn en la plansetlejoj, kolektante instrumentojn, varbante personojn fervorajn kaj lertajn en kantado kaj dancado. Kaj oni prenas vakan terenon en la plansetlejo kiel scenejon. Tiele, ĉie en la plansetlejo viglas la artaj grupoj de dancado, kantado kaj tamburado.

 

    Post tio, Wang Wenhua ĝemeligis 14 vilaĝojn kun 14 plansetlejoj de la tuta urbeto, sendis kernajn kulturajn laborantojn de la plansetlejoj al la kamparo kaj starigis laŭ la trajtoj de la kamparo kulturajn grupojn de dancado kaj tamburado. De tempo al tempo li invitis specialistojn por doni al ili direktadon. Por mobilizi ilian entuziasmon prezentado kaj konkurso estas ofte okazigitaj. Nun, 5 el la 14 vilaĝoj havas sian propran kulturan grupon. Kaj la urbeto Fushi posedas pli ol dek sportajn kaj artajn grupojn tamburan, Jangge-an, luktartan, mol-balan, dancan, kantan kaj tiel plu kun partopreno de 2,4 mil homoj.

 

    Wang Wenhua diris: "Venonte, la kamparo ankoraŭ estas la gravito de nia kultura konstruo. Estas bone, se oni povas fake perfektigi niajn artajn grupojn de la plansetlejo, ke ili povu havigi al si enspezon. Tiam per tiu gajno ni povas subvencii niajn aktivadojn, kaj nia kultura afero havos pli belan perspektivon. "

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio