Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj gvidantoj respektive ĉeestis al la diskutado de la delegacioj de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2012-11-09


Xi Jinping diskutas kun la ŝanhajaj reprezentantoj. 

 

    En la posttagmezo de la 8-a de novembro la ĉinaj gvidantoj respektive ĉeestis al la diskutado de la delegacioj de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Dum la kunsido, partoprenis la diskutadon de la reprezentantoj el diversaj lokoj la ĉinaj gvidantoj, inkluzive de Wu Bangguo, Jia Qinglin, Li Changchun kaj Xi Jinping.

 

    Post diligenta aŭskultado pri la diskutado de la reprezentantoj, Xi Jinping resumis, ke la raporto farita de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, en la nomo de la 17-a Centra Komitato, estas la kristaliĝo de la kolektiva saĝo de la tuta partio kun disvolvado de la demonkratio al ĉiuj kompartiaj membroj. La raporto kun klara pozicio, profunda ideo-enhavo, pragmata inklino kaj ĉiuflanka aranĝo certe fariĝos la programecan anoncon kaj gvidprincipon por la sukceso de la socialismo kun la ĉinaj karakteroj en la nova epoko post perfektigo de ĉiuj partoprenantoj de la nuna tutlanda kongreso.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio