Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Chen Fenglian, bona administranto de plansetlejo
2012-11-09

de BIAN ZONGHE

 


Chen Fenglian (dekstre) parolas kun loĝanto de la plansetlejo. 
 
 
Chen Fenglian en studado de dokumento de la registaro

 

    En frua mateno mi venis al la hejmo de Hui-nacia maljunulino Ma Yumei, kiu sola loĝas en simpla domo. En la domo ĉie estas tre pure, kaj regas varmo. "Ĉi-jare, mi havas la aĝon de 80 jaroj, kaj vivas sub la helpo kaj prizorgo de Sekretario Chen kaj aliaj laborantoj de la plansetlejo. Ili helpas min en aĉetado de rizo, faruno, oleo kaj karbo, kaj prizorgas mian ĉiutagan vivon kiam mi estas malsana."

 

    Maljunulino Ma Yumei loĝas en la plansetlejo Ciyou de la distrikto oriente de la urbo Xining de la provinco Qinghai en okcidenta Ĉinio. La de ŝi menciita Sekretario Chen estas s-ino Chen Fenglian, delegito de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, sekretario de la kompartia folio de la plansetlejo Ciyou kaj direktoro de la komitato de la loĝkvartalo.

 

    Kiel multaj aliaj laboristinoj Chen Feng perdis la laboron en la ŝtata entrepreno en la jaro 2002. Post tio ŝi komencis sian lukton por mem-dungado. Du jarojn poste, Chen Fenglian venis al la plansetlejo Ciyou en julio de 2004, ĝis nun jam laboris tie 8 jarojn. Intertempe, ŝia monata salajro estis malpli ol mil juanoj dum 7 jaroj. Tamen tiu ĉi tempo atestas, kiel Chen Fenglian fariĝis de laboristino perdinta la laboron al elstara partia laboranto de la tuta lando kaj delegito de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    "La laboro en plansetlejo postulas paciencon, zorgemon kaj agemon," tiel komprenis Chen Fenglian pri la plansetleja laboro. La plansetlejo Ciyou kun 6363 loĝantoj el 2284 familioj estas malnova kvartalo de la urbo Xining, kie koncentre loĝas pluretnaj laboristoj de la malnovaj ŝtataj entreprenoj. En tiuj 8 jaroj Chen Fenglian donis apartajn prizorgojn al la tieaj malfacilaj familioj kun malmulta enspezo, al maljunuloj sole vivantaj, al tiuj kiuj perdis la laboron kaj al aliaj malriĉaj familioj.

 

    La domo de Luo Mingzhu estis malnova kaj kaduka. Pro tio Chen Fenglian ĉiam maltrankvilis en pluvaj tagoj. Dank'al ŝia helpo la familio de Luo Mingzhu enloĝiĝis en novan loĝejon de malalta kosto. La filino de malriĉa loĝanto Ma Guilan sukcesis en la ekzamenoj por eniri en universitaton, sed ŝi ne havis monon por pagi la lernokotizon. Tiam Chen Fenglian kune kun siaj kolegoj klopodis por kolekti monon kaj donacis al ili 5 mil juanojn, kaj per tio solvis la problemon. Kiam Juna Cui revenis al la plansetlejo post punlaboro, Chen Fenglian donis al li apartan amon kaj paciencon por lin persvadi kaj eduki, kaj Juna Cui fariĝis finfine oficiala laboranto.

 

    En iu mateno Chen Fenglian estis ŝokita de vendisto dum administrado de aŭto-parkado kaj purigado de la medio. Ŝi larmis pro la malagrablaĵo kaj laciĝo dum la lastaj tagoj, sed en la sekvanta tago ŝi daŭre helpis kun afableco al tiu ĉi vendisto en reguligo de la medio ĉirkaŭa. Chen Fenglian per sia sincereco gajnis la komprenon kaj subtenon de la loĝantoj en la komunumo.

 

    En tiuj 8 jaroj la plansetlejo Ciyou estis plurfoje laŭdita de la supera institucio pro la distingiĝa laboro. Kaj ankaŭ Chen Fenglian akiris multajn honorojn. "Semo, nur post kiam ĝi profunde enradikiĝas en la fekundan grundon, povas havi senliman vivecon. Mi prenas tiujn honorojn kiel instigilon por pli bone servi al la popolamasoj. " Tion diris Chen Fenglian.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio