Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yang Dake faris sterilan monton fruktodona
2012-11-08


Yang Dake (la unua de maldekstre) instruas pritondadon de arbobranĉoj. 

 

    Yang Dake, vicsekretario de la partia filio de la vilaĝo Wuliang en la gubernio Yunyang de la monturbo Chongqing, estis elektitia kiel reprezentanto de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Sub lia gvido la vilaĝanoj ekplantis pirarbojn surmonte kaj per tio multe riĉiĝis.

 

    La vilaĝo Wuliang situas sur monto kun alteco de pli ol 1,300 metroj. Tie la deklivoj estas krutaj, valoj profundaj, trafiko malfacila kaj tero sterila. La jara averaĝa enspezo de la vilaĝanoj estis nur 300 juanoj antaŭ 10 jaroj. Ĝuste kiam preskaŭ ĉiuj gejunuloj intencis iri el la monto, Yang Dake, la unua universitata studento el la vilaĝo, revenis kune kun sia edzino Yang Yongqiong, kiu estas diplomiĝinta studento same kiel li, por fariĝi kamparanoj.

 

    Tiam, Yang Dake ĵus diplomiĝis el la Universitato de Sichuan kaj estis dungita en iu kompanio en la urbo Chengdu, ĉefurbo de la menciita provinco. Post longtempa pensado, fine li decidis forlasi sian salajrohavan vivon kaj reveni kune kun la edzino al sia vilaĝo.

 

    Aŭdinte, ke Yang Dake revenis kune kun sia edzino, kaj eĉ laŭkontrakte havigis al si 19 hektarojn da virga tero por planti pirarbojn, multaj vilaĝanoj miris kaj ne komprenis lian agon. Iuj el ili kredis, ke li tiel faras por ĉasi famon kaj honoron, aliaj pensis, ke li ne povas sin vivteni en la urbo; iuj eĉ opiniis, ke li perturbiĝis en cerbo. Ankaŭ la gepatroj de Yang Dake ne konsentis pri lia decido, ĉar ili opiniis, ke malfacile estis por ili kulturi el li studenton, kaj la risko en fondo de entreprenado estas forta, kion li kaj lia familio povus fari se io malbona okazus?

 

    Yang Dake diris, ke lia decido ne venis pro momenta impulso, sed pro lia kono al la vilaĝo kaj amo al la tero. Kvankam de longe la gubernio Yunyang estas produkta bazo de oranĝoj kaj neniu kulturis pirarbojn, tamen la vilaĝo Wuliang kun granda diferenco inter la taga temperaturo kaj la nokta, aparta klimato kaj grundo, taŭgas por kulturi pirarbojn. Li havas ambicion akiri fruktojn en 3 jaroj.

 

    Dum la komenca tempo de la entreprenado Yang Dake kaj liaj familianoj pene laboris surmonte, de frumateno ĝis vespero, eĉ en forta malvarmeco vintre. Por ŝpari tempon, Yang Dake konstruis budon sur la monto por ripozo. En la plej malfacila tempo de la familio, ili apenaŭ havis manĝaĵojn kaj ne povis pagi por elektro. Sed, Yang Dake kaj liaj familianoj finfine sukcese forigis veprojn kaj digitariojn sur monta tero de 14 hektaroj, kaj fosis 30 mil kavojn por planti arbidojn. Poste li iris al Huaihua-gubernio de la provinco Hunan, aĉetis arbidojn de "kristalpiroj" kaj plantis ilin en la kavoj. Septembre en la jaro 2002, orflavaj fruktoj unuafoje kreskis abunde sur la branĉoj. Yang Dake gajnis preskaŭ 60 mil juanojn per la vendado de 15 mil kilogramoj da piroj.

 

    Sed, Yang Dake ne kontentas pri sia memriĉiĝo. Li pensis: "Kiel membro de la partio mi ne devas zorgi nur min mem. Tio estas mia devo, ke mi trovu vojon por konduki ĉiujn samvilaĝanojn al riĉeco." Li proponis, ke ili plantu pirarbojn. Por forigi la dubon de la vilaĝanoj, Yang Dake subskribis interkonsenton kun ili: Li provizos la vilaĝanojn per la arbidoj kaj instruos al ili la plantan teknikon, la vilaĝanoj pagos por la arbidoj post la fruktiĝo, kaj li aĉetos la pirojn per la prezo iom pli alta ol tiu por pogranda vendado; kaj la tekniko-instruado estas senpaga. En la pasintaj kelkaj jaroj, li faris trejnadon pri la tekniko al pli ol 2000 kamparanoj en kaj ekster la vilaĝo.

 

    Helpe de la urbeta partikomitato kaj kunlabore kun la forsta buroo kaj venda kaj aĉeta kooperativo de la gubernio Yunyang, Yang Dake fine establis fakan kooperativon por la plantado de la pirarboj. Li estis elektita kiel ĝia direktoro, starigis partian filion, kaj alvokis aliajn partiajn membrojn kune gvidi la popolanojn por pli bone sin defendi kontraŭ la merkata riskeco. Kaj sub lia iniciativo la piroj havas sian registritan markon "Kristalaj Piroj de Dake". Nun la piroj estas bone vendataj en pli ol dek grandaj urboj de Ĉinio.

 

    Lernante de la evoluintaj regionoj la sperton pri cikla ekonomio Yang Dake kreis ekologi-agrikulturan modelon "kreskigi arbojn sur la monto, planti herbojn sub la arboj, paŝti brutojn sur la herbejo, sterki teron per brutaj ekskrementaĵoj, bredi abelojn kaj disvolvi agrikulturan turismon por allogi vizitantojn". Pli ol 3,000 farmantoj partoprenis en la plantado, ĉiuj el ili povas gajni meznombre ĉirkaŭ 4,000 juanojn pere de vendado de la piroj.

 

    La klopodo de Yang Dake estas sukcesa, kaj li mem estis multfoje honorita kiel "Avangarda persono por scienca popularigo en kamparo de Ĉinio"," Avangarda laboranto en la verdigo de la tuta lando" kaj "Labormodelo de la urbo Chongqing".

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio