Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Paŝtista vivo boniĝas pro la nuna politiko
2012-11-08

de NA SENBAO

 


Herbejo de la Interna Mongolio en aŭtuno

 

    Wu Jinshan, 75-jara paŝtisto de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio, ĝoje parolis pri la nuna vivo akceptante la intervjuadon. Li diris, ke lia familio estas paŝtista de generacio al generacio kaj la paŝtejo estas vivteno de la tuta familio. En la pasintaj jaroj pro la imposta ŝarĝo de la herbejo, ili enspezis malmulte. Sed, nun la registaro ne nur forigis ĉiujn impostojn pri brutobredado, sed ankaŭ donis subvencion al la paŝtistoj laŭ la politiko "Cedi agrojn al forsto kaj herbejoj". Pro tio Wu Jinshan povas gajni ĉiujare 14 mil juanojn. Kaj krome la registaro ankoraŭ pagas al paŝtistoj duonon da monsumo por aĉeti agrikulturajn kaj brutobredajn maŝinojn.

 

    Laŭ la publikigita statistiko de la Agrikultur-Paŝta Buroo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, la registaro investis 13,6 miliardojn da juanoj por subvencii kaj premii ekologian protektadon de stepoj en 8 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de la jaro 2010. La Interna Mongolio povas ĉiujare ricevi 4 miliardojn da juanoj el la tuta sumo menciita. Pli ol 1,43 milionoj da paŝtistaj familioj de la loko estis profititaj de tio.

 

    Ĉiuprintempe la vasta paŝtejo de la Interna Mongolio eniras en periodon de paŝtaj malpermeso kaj haltigo. Pro tio, en la pasintaj kelkaj jaroj, Wu Jinshan provis planti herbojn sur sablaj dunoj kaj bredi brutojn en stalo, kaj jam ne plu paŝtis kaprojn forte damaĝajn al la herbejoj, anstataŭigante ilin per bonspecaj ŝafoj.

 

    Post kelkjara medio-protekto, la herbaj specioj multiĝis de 30 al preskaŭ 100, leporoj, fazanoj, marmotoj kaj aliaj bestetoj povas esti viditaj en kletraro kaj luzernaro.

 

    En la pasinta jaro, Wu Jinshan kaj lia familio gajnis pli ol 100 mil juanojn el la vendado de vivantaj ŝafoj kaj ŝafaj viloj. Kaj ĉi-jare li povas pli multe gajni je 20 mil juanoj. Li diris ridante, ke la politiko de la registaro bonigis la vivon de ĉiuj paŝtistoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio