Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Su Liuying -- kredebla amikino de handikapuloj
2012-11-07

de YU JIAN

 

    Liu Li, instruistino en handikapula lernejo de Hubei-provinco, estas ŝatata de multaj studentoj. Laŭ ŝi, fratino Su helpis al ŝi fariĝi instruistino. Kiel handikapulo havanta aŭdan malkapablon kaj parolan malkapablon, ŝi post jaroj da laborado per helpo de fratino Su revenis al sia hejmloko Ezhou kaj fariĝis instruistino de matematiko.

 


Su Liuying (maldekstre) vizitas instruiston Liu Li. 


 

    Fratino Su nomiĝas Su Liuying, laboranto en la Ezhou-a Asocio de Handikapuloj kaj delegito de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. 

 

    Ŝi kun la amo al sia laboro rigardas handikapulojn kiel familianojn. En la pasintaj 30 jaroj ŝi donis helpon al multaj handikapuloj por ke ili reprenu memfidon kaj esperon al la vivo. Por bone komuniki kun handikapuloj, Su lernis signolingvon kaj brajlon. Tial oni nomis ŝin fratinon Su.

 


Su Liuying (dekstre) interparolas kun blindulo Zhu Qiusheng. 


 

    Zhu Qiusheng kiel blindulo kun la helpo de Su Liuying, malfermis sian masaĝejon, kie estas 20 litoj, kaj pli ol 40 blinduloj ricevis senpagan trejnadon por fariĝi masaĝistoj. Laŭ li, fratino Su donis brilon al lia vivo kaj helpis lin havi feliĉan familion.

 

    La gepatroj de Zhu frue forpasis, forlasinte nur lian fratinon kaj lin. Kiam Zhu estis 18-jara, Su sciis la malfacilon de lia familio kaj provis doni al li helpon. Ŝi kuraĝigis lin fari trejnadon en sporto kaj rekomendis lin al la 2-a Handikapula Konkurso de Hubei. Li gajnis 3 orajn metalojn de 100-metra konkurso, diskoĵetado, kaj longsaltado. Plie por helpi al li en lernado de lerteco, Su aĉetis plumojn kaj paperojn speciale desegnitajn por blinduloj. Per ŝia helpo, Zhu Qiusheng ellernis brajlon kaj masaĝteknikon. Li ankaŭ trovis sian edzinon kaj havis sian feliĉan familion.

 

    Iufoje Su Liuying surstrate vidis viron Pan Longyou sin apogantan sur lambastonon. Post interparolo, ŝi rimarkis, ke li ŝatis kanti. Tial poste ŝi trovis por li instruiston de kanto. Pan fine gajnis la duan lokon en la Hubei-a Arta Prezentado de Handikapuloj. Rigardinte sur ĵurnalo la malfacilan sperton por bredi fiŝojn de Xu Zulin, Su invitis specialiston por instrui al li teknologion de fiŝbredado, kaj kiel garantianto ŝi helpis lin pruntepreni monon de banko por disvastigi la fiŝbredado.

 

    En la pasintaj 30 jaroj Su Liuying helpis pli ol 1000 handikapulojn trovi laboron aŭ startigi entreprenon; ŝi helpis pli ol 30 handikapulojn feliĉe geedziĝi; La de ŝi gvidataj handikapulaj sportistoj gajnis 63 orajn medalojn en la provinca sporta konkurso; ŝi traktis 2 mil leterojn kaj vizitojn de plendo de handikapuloj. "Vidante, ke handikapuloj vivas la vivon pli bonan kaj la ĝojo brilas sur ilia vizaĝo, mi sentas min tre kontenta." Su diris, ke handikapuloj kiel aminduloj estas dankemaj al vi, se vi donas al ili etan helpon. "Mi estas dankema al miaj handikapulaj amikoj, ĉar ili signifigas mian laboron kaj valorigas mian vivon."

 

    Amo estas senlima. Ezhou startigis grupon por helpi resaniĝon, bonvivon kaj dungiĝadon de handikapuloj.

 

    Su gajnis la premion de "10 homoj kortuŝantaj popolanojn en Hubei" en la jaroj 2010 kaj 2011, kaj poste ŝi estis elektita kiel la plej bona laboranto por handikapuloj. Ĉi-jare ŝi estis nomita kiel "ekzemplo de KPĈ-membro" kaj elektita kiel delegito de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio