Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kampara ĵurnalisto Luo Chengyou
2012-11-07

de GAO XIN

 


 Luo Chengyou en intervjuado  

 


Luo Chengyou

 

    Antaŭ 20 jaroj Luo Chengyou, diplomiĝinto el mezlernejo, enamiĝis al verkado. Vidinte ke ĉiuj liaj manuskriptoj estis resenditaj, iu lia kolego lin mokis: "Luo Chengyou, se via artikolo estus publikigita, mi preparus al vi frititan fiŝaĵon prenante mian manplaton kiel poton." Sed ĝuste tiu moko inspiris lin, kaj li decidis en si, ke li nepre sukcesos en verkado. Finfine, lia filmo-recenzo el pli ol 500 ĉinaj ideogramoj estis publikigita en la ĵurnalo de la kino-kompanio de la distrikto Shapingba. Post tio, li plienergie sin klinas super verkado.

 

    Dum la jaroj, kiam li servis kiel direktoro de la kultura stacio en la distrikto Qingmuguan, Luo Chengyou sendis centojn da gazetaraj raportoj al la Kampara Ĵurnalo de Chongqing sub la Ĵurnalo Chongqing, iuj liaj artikoloj akiris premiojn en la klasoj urba, provinca kaj tutlanda. En la aĝo de 40 jaroj, Luo Chengyou estis varbita de la redakcio de la Kampara Ĵurnalo de Chongqing kiel ĵurnalisto.

 

    De tiam Luo Chengyou komencis sian novan vivon kiel kampara ĵurnalisto.

 

    La grena produktado estu ne malstreĉata

 

    En la jaro 1998 cirkulis en la tuta lando la jena onidiro, ke la greno estis tiel abunda, ke oni ne povis ĝin formanĝi,kaj pro tio aperis la embarasa fenomeno, ke la kulturaj kampoj estis forlasitaj kaj la grenon malfacile vendis la kamparanoj, kies rikolto estis reduktita kaj pri kies enspeza kresko oni ne parolu. Fakte, tiam la grenejoj de la lando ne estis plenaj, kaj la grena sekureco de Ĉinio estis minacita de eventuala krizo. Tiam ankaŭ la urbo Chongqing estis en la sama situacio.

 

    Dum la intervjuado Luo Chengyou rimarkis, ke estroj kaj kamparanoj de pli ol 10 distriktoj kaj gubernioj de la urbo Chongqing neglektis la produktadon de greno, kaj pro tio nekulturataj restis aroj da kampoj. Forlaso de kulturaj kampoj estas la unua malamiko de la grena sekureco. Do, Luo Chengyou faris profundan enketon kaj publikigis sian raporton kun la titolo "Grena produktado estu ne malstreĉata", kiu vekis grandan atenton de koncernaj departementoj de la centra registaro.

 

    La unuaj ĵurnalistoj al la vilaĝo Miaotang

 

    Memorante pri la intervjuo kune kun sia kolego al la vilaĝo Miaotang en la montaro Wushan en la jaro 1999, Luo Chengyou ne povis deteni siajn larmojn.

 

    Luo Chengyou diris, ke ili estis la unuaj ĵurnalistoj, kiuj venis al la vilaĝo Miaotang. En la vilaĝo ne estis vojo nek trafiko,estis sen elektroprovizado kaj telefonio. La vilaĝo estis izolita. Por profunde koni la problemojn pri la agrikulturo, pri la kamparo kaj pri la kamparanoj kaj por persone sperti la realan vivon de malriĉaj kamparanoj, ili atingis la vilaĝon post 3-plentaga piedirado, kaj tie faris intervjuojn dum 3 tagoj. Estis ege malvarme vintre en la montaro Wushan, sed la tieaj infanoj portis nur maldikan veston kaj plie donacitan sed ne laŭmezuran veŝton el lano. Post la intervjuo, Luo Chengyou kaj lia kolego lasis ĉiujn siajn kunportitajn objektojn al lokaj kamparanoj. Reveninte al la redakcio, Luo Chengyou finis per unu spiro sian artikolon el pli ol 8 000 ĉinaj ideogramoj kiel internan referencan informon.

 

    La referenca informo tuj vekis grandan atenton de gvidantoj de la urba registaro kaj ties koncernaj departementoj. La gvidanto, kiu respondecas pri la kampara laboro, tuj skribis instrukcion en la interna referenca ĵurnalo kaj postulis, ke la departemento pri la programo de helpado al malriĉaj regionoj sub la urba registaro kaj tiu sub la gubernia registaro metu sian laboran graviton al la vilaĝo Miaotang.

 

    Skribi dum la tuta vivo aktualaĵojn pri la kamparanoj

 

    Luo Chengyou vizitis dum 20 jaroj pli ol 700 el 1 081 vilaĝoj, ĉiujn distriktojn kaj guberniojn de la urbo Chongqing. Ĉiujare li faris intervjuojn en vilaĝojn dum 300 tagoj kaj la jara averaĝa kvanto de liaj publikigitaj artikoloj superis 300, intertempe 90 procentoj da liaj artikoloj temis pri la kamparo.

 

    20 jarojn poste, Luo Chengyou kun titolo "la unua persono en la gazetara rondo de la urbo Chongqing", kiel reprezentanto de la 17-a kaj la 18-a Tutlandaj Kongresoj de la Komunista Partio de Ĉinio, kiel ĉefraportisto de la Ĵurnalo Chongqing kaj specialisto pri la problemoj koncernaj al la kamparo, kontinue faras intervjuojn en la kamparo kaj sur la kampoj. Kiel li diris dum siaj pluraj intervjuoj: " Mi estas filo de kamparanoj, kaj mi devas skribi artikolojn por la kamparanoj ĝis kiam mi ne plu povos marŝi. "

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio