Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gravaj strategiaj pensoj de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estos enskribitaj en la statuton de KPĈ
2012-11-07


Kovrilo de la "Statuto de la Komunista Partio de Ĉinio" 

 

    La 22-an de oktobro la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon por diskuti la raporton de la 17-a Centra Komitato de KPĈ kaj la "Statuton de la Komunista Partio de Ĉinio" (reviziitan projekton) prezentotajn al la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kiuj estos diskutigataj en 7-a Plena Sesio de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. La kunvenon prezidis Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ.

 

    La du dokumentoj estos prezentataj al la 7-a Plena Sesio de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

 

    La kunveno aŭskultis raporton pri opinioj de KPĈ-membroj kaj personoj ekster la Partio pri la raporto de la 17-a Centra Komitato de KPĈ prezentota al la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, aŭskultis raporton pri opinioj de KPĈ-membroj pri la "Statuto de la Komunista Partio de Ĉinio" (reviziita projekto) kaj decidis prezenti la raporton kaj la "Statuton de la Komunista Partio de Ĉinio" reviziitajn laŭ opinioj post diskuto en la kunveno al la 7-a Plena Sesio de la 17-a Tutlanda Kongreso de Ĉinio.

 

    La kunveno opinias, ke dum opiniopetado diversaj regionoj, departementoj kaj flankoj de Ĉinio kaj reprezentantoj de la 17-a kaj 18-a Tutlandaj Kongresoj de KPĈ donis multajn bonajn opiniojn kaj proponojn pri la du dokumentoj. Oni devas disvolvi la demokration, koncentri la saĝon de la amasoj kaj kolekti ĉiujn utilajn ideojn, serioze asimili kaj raporti tiujn opiniojn kaj proponojn, pene redakti la kongresan raporton konformiĝantan al la komuna deziro de la ĉina popolo de ĉiuj naciecoj, al la disvolva postulo de la socialismo kun ĉina trajto, adaptiĝantan al la novaj situacio kaj tasko, ellabori projekton de la "Statuto de la Komunista Partio de Ĉinio" respondecantan al teoria kreivo kaj praktika disvolvado de KPĈ, antaŭenpuŝo de laboroj de la Partio kaj fortigo de ĝia konstruado.

 

    La gravaj strategiaj pensoj difinitaj de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estos enskribitaj en la "Statuton de la Komunista Partio de Ĉinio"

 

    La kunveno opinias, ke la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas grava kongreso okazigota en la ŝlosila periodo por ĉiuflanka konstruado de la bonhava socio de Ĉinio kaj en la periodo por profundigi reformadon kaj pordomalfermon kaj rapidigi transformon de manieroj de ekonomia disvolviĝo. La kongreso havas gravan signifon por entuziasmigi kaj mobilizi KPĈ kaj diversnaciajn popolanojn de Ĉinio daŭre antaŭenpuŝi la procezon de ĉiuflanka konstruado de la bonhava socio, rapidigi antaŭenpuŝon de la socialisma modernigo kaj persisti en la disvolvo de la socialismo kun ĉina trajto.

 

    La kunveno diris, ke enskribi gravajn teoriajn starpunktojn kaj gravajn strategiajn pensojn difinitajn de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en la statuton de la Partio estas por ke ĝi plene enkorpigu la plej novajn atingojn de ĉiniigo de marksismo, gravajn strategiajn pensojn de KPĈ elmetitajn de la Centra Komitato de KPĈ post la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj novajn spertojn en laboroj kaj konstruado de KPĈ, kaj adaptiĝu al la novaj postuloj de la novaj situacio kaj tasko al laboroj kaj konstruado de la Partio.

 

    ■ Pri ellaborado kaj reviziado de la statuto de la Partio

 

    La nuna "Statuto de la Komunista Partio de Ĉinio" estis aprobita de la 12-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en septembro de 1982. Post la fondiĝo de KPĈ en la jaro 1921 la statuto estis reviziita kaj ellaborita 17-foje.

 

    ● Ellaboro de la statuto de la Partio en la 12-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

 

    La statuto de la Partio unuafoje klare difinis, ke la Partio devas agadi laŭ la konstitucio kaj juroj de Ĉinio, kaj unuafoje difinis, ke KPĈ malpermesas individuan adoron en ia ajn maniero.

 

    ● Revizio de la statuto de la Partio en la 13-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

 

    La plej grava artikolo en la reviziita statuto de la Partio estis pri la sistemo de multkandidata elektado. Post tio la proporcio de nombro-diferenco pli kaj pli grandiĝas.

 

    ● Revizio de la statuto de la Partio en la 14-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

 

    "Unu centro, du fundamentaj punktoj", la baza linio praktikata de KPĈ en la unuagrada periodo de la socialismo, estis enskribita en la statuton de la Partio.

 

    La reviziita statuto de la Partio unuafoje difinis, ke la Partio persistas en batalo kontraŭ korupteco, en plifortigo de konstruado de la partia laborstilo kaj de konstruado de la honesta kaj pura registaro. En la statuto aldoniĝis artikoloj pri observo de partiaj disciplinoj.

 

    ● Revizio de la statuto de la Partio en la 15-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

 

    La statuto de la Partio difinis preni la teorion de Deng Xiaoping kiel gvidpenson por la Partio.

 

    ● Revizio de la statuto de la Partio en la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

 

    La grava penso pri "Tri reprezentantoj" estis enskribita en la reviziitan statuton de la Partio.

 

    La statuto unuafoje difinis, ke diversnivelaj disciplinkontrolaj komisionoj helpas la partian komitaton en organizo kaj kunordigo de laboroj kontraŭ korupteco. Ĝi klare elmetis, ke traktado de la grandaj problemoj devas laŭ la principo kolektiva gvido, demokratia centralizado, individua konsiliĝo kaj kunvena decido kaj laŭ la postulo: kolektivaj diskuto kaj decido de la partia komitato.

 

    ● Revizio de la statuto de la Partio en la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

 

    La "Koncepto pri scienca disvolviĝo" estis enskribita en la statuton de la Partio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio