Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kuracistino pri ginekologio-obstetriko en Xinjiang
2012-11-06

de PAN YING

 


Ding Yan (dekstre) kaj aliaj kuracistoj en malsanula ĉambro

 

    Kiam mi vidis Ding Yan, ŝi ĵus finis operacion. De la 11-a horo ĝis la 16-a horo tiu-tage ŝi partoprenis en 7 operacioj.

 

    54-jara Ding Yan estas estro de la fakultato pri ginekologio-obstetriko de la Xinjiang-a Medicina Universitato kaj tiu de la Reprodukta kaj Gravediga Centro en la Unua Hospitalo sub la universitato. Post sia eklaborado en oktobro de 1975 ŝi dediĉis sian junecon kaj pli-ol-duon-vivan forton al la saniga afero de diversnaciaj virinoj en Xinjiang per siaj lerta kuracarto, nobla medicina etiko kaj alta devokonscio.

 

    Fininte la operacion por ripari pelvon de iu maljuna malsanulino, Ding Yan diris: "Antaŭe multaj virinoj eklaboris sur la kampo nelonge post akuŝo. Tio facile kaŭzis ptozon de utero. En Xinjiang uter-ptozo estas ofta malsano. La suferantoj spertas fortan doloron, tamen pro hontemo ili ne emas paroli pri tio."

 

    Por forigi doloron de tiuj malsanuloj, en la jaro 1998 Ding Yan unue praktikis en Xinjiang operacion de laparoskopo kaj tiun por ripari pelvon, kaj pozitive disvastigis operacion kun malgranda vundo. Krom tio ŝi faris serion da ekzamenoj kaj kuracadon pri uter-cervikaj malsanoj por xinjiang-aj virinoj.

 

    Ding Yan kaj ŝia grupo faris ekzamenojn de uter-cerviko por pli ol 40 000 malsanuloj kaj operaciojn por pli ol 20 000 malsanuloj. Nun la ekzamenado kaj kuracado de ginekologio en la Unua Hospitalo jam atingis avangardan nivelon en Xinjiang kaj eĉ en Ĉinio. En la jaro 2011 Ding Yan estis elektita kiel direkto-komitatano de la Xinjiang-a Asocio de Ginekologio kaj Obstetriko.

 

    Kiel fakulo pri ginekologio kaj obstetriko Ding Yan tre atentas sciencesploradon kaj instruadon. En la jaroj 2004 kaj 2008 ŝi dufoje ricevis la trian premion pro scienc-teknikaj atingoj en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

 

    En la lastaj jaroj ŝi multfoje vojaĝis en la suda kaj norda Xinjiang por gvidi lokajn operaciojn de utercerviko kaj tiujn por ripari pelvon. La celo estis elbaki kapablajn fakulojn pri ginekologio kaj obstetriko. Ŝi okazigis simpoziojn kaj kursojn pri kuracado de virinaj malsanoj per operacio kun malgranda vundo, senpage trejnis subprovincajn kaj guberniajn kuracistojn. Ŝi aranĝis kursojn pri la nova progreso en la kampo de ginekologio kaj obstetriko minimume unufoje en ĉiu jaro por konigi al ginekologio-obstetrikaj kuracistoj de Xinjiang novajn sciojn. Diang Yan diris: "Mi ne nur popularigas medicinajn teknikojn en la bazaj hospitaloj, sed ankaŭ kulturas grupon el maljunaj, mezaĝaj kaj junaj kuracistoj en la hospitalo."

 

    Nun Ding Yang estas konata de pli kaj pli multaj homoj. Tamen ŝi ankoraŭ persistas en la principo multe kontaktiĝi kun malsanuloj kaj amikiĝi kun ili. Sur ŝia tablo estas "Ilustrita katalogo pri oftaj malsanoj je ginekologio", laŭ kiu ŝi konigas al malsanuloj la staton de ilia malsano. Dum la lastaj kelkaj jaroj Ding Yan akceptis vizitantajn malsanulojn je pli ol 4 000 homfojoj ĉiujare kaj faris 15 operaciojn ĉiusemajne.

 

    Post elektiĝo kiel reprezentanto de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Ding Yan diris: "Mi estas tre feliĉa. Kiel kuracisto kaj gvidanto de sciencobranĉo mi daŭre diligente lernos, konscie liveros pli bonan servon al malsanuloj, trejnos junulojn, kondukos samgrupanojn pli diligente labori kaj faros kontribuon por ginekologio de Xinjiang."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio