Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fermiĝis la 7a Plena Sesio de la 17a Centra Komitato de KPĈ
2012-11-06


La parolon faras Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ. 
 

Podio de la 7a Plena Sesio de la 17a Centra Komitato de KPĈ 

 

    La 4an de novembro fermiĝis la 7a Plena Sesio de la 17a Centra Komitato de KPĈ. La sesio okazis en Pekino inter la 1-a kaj la 4-a de novembro.

 

    Al la sesio ĉeestis 200 membroj kaj 165 kandidat-membroj de la Centra Komitato de la kompartio. Membroj de la Centra Komisiono por Disciplina Kontrolo kaj koncernaj respondeculoj ĉeestis kiel observantoj en la sesio.

 

    La sesio konfirmis, ke la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ okazos en Pekino en la 8a de novembro 2012.

 

    Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, faris laborraporton, komisiite de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la kompartio. La sesio ankaŭ pridiskutis kaj adoptis du dokumentojn, la raporto de la 17a Centra Komitato por la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj amendo de Statuto de KPĈ. Xi Jinping faris klarigon pri la du dokumentoj.

 

    Fan Changlong kaj Xu Qiliang estis nomumitaj vicprezidantoj de la Centra Milita Komisiono de KPĈ por plenigi vakantecon.

 

    La sesio ankaŭ nomumis Wang Xuejun kaj Wang Jianping kiel membrojn de la Centra Komitato de KPĈ.

 

    La sesio ekzamenis kaj sankciis la decidon pri puno al Bo Xilai kaj Liu Zhijun.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio