Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia fido al Ĉinio devenas de ĝiaj gvidantoj
2012-11-06

De LIU TONG

 

    En la 22-a de oktobro, antaŭ la malfermo de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kiam raportisto de la Novaĵ-Agentejo Xinhua faris intervjuon al sinjoro Inácio Arruda, federacia senatano de Brazilo kaj membro de Brazila Komunista Partio, la intervjuito diris, ke li estas fidoplena al la venonta disvolviĝo de Ĉinio pro la ĝusta gvido de KPĈ.

 


Sinjoro Inácio Arruda 

 

    Inácio Arruda diris, ke en la pasintaj 10 jaroj Ĉinio jam multfoje trafis konfliktajn situaciojn kaj rigorajn defiojn, ekzemple la internacia financa krizo, malrapideco de la tutmonda ekonomia disvolviĝo, transtipigo de enlanda ekonomikreskiga maniero, redukto de diferenco inter riĉo kaj malriĉo kaj tiel plu. Sed pro la ĝusta gvido de KPĈ, Ĉinio sukcese solvis la problemojn kaj akiris multon en la evoluado de sia socio kaj ekonomio.

 

    Inácio Arruda esprimis, ke la plej profunda impreso donita de Ĉinio al li estas la kreskado de ĉi tiu lando dum la malfacila tempo. Ĉinio fariĝis la due granda ekonomia-korpo en la mondo, nur post Usono, en la situacio ĉirkaŭita de la financa krizo eksterlanda kaj kontraŭita de novaj problemoj kaj konfliktoj enlandaj, tio estas precipe malfacila kaj mirinda en la nuna tempo.

 

    Inácio Arruda diris ankoraŭ, ke nun estas serioza tempo pro la internacia financa krizo, la ĉina registaro investas la okcidentan parton, la plej malriĉa kaj ekonomie postiĝinta parto de Ĉinio, pere de enspeza redistribuado por solvi la problemojn kaŭzitaj de la disvolva malekvilibro inter la malsamaj regionoj, kaj samtempe, laŭ la situacio, pli rapidigas la transtipigon de ekonomikreskiga maniero. La seriaj politikoj de Ĉinio estas sukcesaj, tio donis modelon al la tuta mondo kaj montris la superecon de la komunismo.

 

    Li diris, ke Ĉinio seninterrompe disvolviĝas kaj ŝanĝiĝas, same kiel la mondo. Enlande, KPĈ devas fini la transtipigon, inokuli novan vivforton al la ekonomia disvolviĝo, solvi la problemojn senĉese aperiĝintajn kaj establi novan ekvilibron de la socia evoluado. Ekstere, Ĉinio devas trakti diversajn provokojn pro la altiĝo de sia sinteza efektiva forto. Kaj tra la reformado, novigo kaj senĉesa klopodo, Ĉinio povas daŭre insisti pri la komunisma vojo. La gajno, akiro kaj sukceso de KPĈ estas grandvalora trezoro por la internacia komunisma movado.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio