Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shi Lei, la plej juna reprezentanto de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ el la provinco Jiangsu
2012-11-06


Shi Lei 

 

    Shi Lei, 24-jaraĝa vilaĝa oficisto, estas la plej juna reprezentanto de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio el la provinco Jiangsu. Li diris, ke la partopreno en la kongreso estas gloro al ĉiuj membroj de la Partio, kaj li certe bone plenumos la devon kaj respondecon de reprezentanto por ne malesperigi la popolanojn, kiuj lin elektis, ĉar la reprezentigo signifas konfido kaj espero de ĉiuj elektantoj.

 

    Reprezentanto de popolanoj

 

    Julie en la jaro 2008, Shi Lei diplomiĝis de la specialeco pri ekzaktaj aparatoj en la Qinghua-Universitato. Li forlasis la bonan ŝancon por rekta varbo de esplor-studento kaj kompletiga studo eksterlande, decidis fariĝi vilaĝestro de la vilaĝo Qixia, kiu situas en la urbo Nanjing de Jiangsu-provinco. Post kelkaj jaroj, li enoficiĝis kiel la sekretario de la partia filio de Xihua-vilaĝo de la distrikto Qixia. Aprile ĉi-jare li estis publike elektita kiel la vicsekretario de la Qixia-distrikta komitato de la Komunista Junulara Ligo.

 

    La vilaĝo Xihua kun pli ol 1200 vilaĝanoj estas malproksime de la urba regiono, pro tio ĝia ekonomio estas postiĝinta ol la urba. Post kiam la vilaĝo estis planita de la registaro kiel la ekspluata regiono kaj la vilaĝanoj spertis translokigon, la kolektiva ekonomio de la vilaĝo malkreskis, estis subtenita nur de sia biendoma kompanio kun 26 membroj. Por plimultigi la enlaborigo de la vilaĝanoj, Shi Lei komencis sian reformadon. Unue li entreprenis de la kompanio, fine la dungitoj multiĝis kaj la sumo de la kolektiva ekonomia enspezo sukcese grandiĝis. Pro tio, Shi Lei starigis pli ol 50 vojajn lampojn en la vilaĝo, riparis la kulvertojn kaj kloakojn kaj altigis la subvencion de la gemaljunuloj.

 

    Nun, Shi Lei volas daŭrigi siajn agojn laŭ la espero de la popolanoj. Li celas pli altigi la enlaborigan nivelon por la vilaĝanoj, ĉar la entreprenado de junaj kamparanoj povas facile gvidi la ĉirkaŭajn homojn kaj finfine riĉigi ĉiujn. Printempe en la jaro 2012, Shi Lei kaj la vilaĝanoj prove plantis pli ol 100 mu-ojn da arbidoj. Kaj nun, li trovas alian ŝancon por altigi la vivnivelon de la kamparanoj: la malkompleteco de merkata modelo en la orienta parto de la najbara ekspluata regiono Xin'gang. Li devas konsideri, ke kiel li projektu por plitaŭge kapti la ŝancon.

 

    Porti la esperon de popolanoj al la kongreso

 

    Shi Lei forte emociiĝis pro la reprezentanta elektito. Li diris, ke li diplomiĝis nur antaŭ kvar jaroj, estas tro juna kiel la partia reprezentanto, kiu havas respondecon esprimi la esperon de la popolanoj. Sed la elektado de la popolanoj jam estas grandega gloro kaj kuraĝigo por li mem, ĉar li reprezentas la plejpartan popolon de nia lando, la kamparanojn.

 

    Post emocio kaj eksciteco, Shi Lei sentas pli kaj pli multan ŝarĝon sur siaj ŝultroj. Li alte taksas sian devon kiel la reprezentanto kaj celas perfekte plenumi la respondecon: porti la esperon de popolanoj kaj bazaj funkciuloj al la kongreso.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio