Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Qian Yan: ekbruligi la imagofajrerojn de la infanoj
2012-11-06

De HU QIFENG

 


Qian Yan donas klarigon en ekspona ĉambro.

 


Qian Yan parolas kun infanoj.

 

    "Nia simpla frazo probable influas la tutan vivon de la infanoj. Mi opinias, ke en mia posteno mi realigas mian vivovaloron."

 

---- Qian Yan

 

    Qian Yan estas direktoro de la kanceliero de la Ĉina Sciencteknika Muzeo, sekretario de la unua filio de la Partio de la muzeo kaj delegito de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. En sia posteno ŝi estas instruistino de la muzeo. Ĉiutage pli ol dekmil vizitantoj venas al la muzeo por akiri sciojn, inter ili 70% estas infanoj aŭ junuloj.

 

    La infanoj ŝatas elmeti diversajn demandojn. Pri tio Qian Yan ofte ilin laǔdas: "Viaj demandoj estas interesaj kaj vere tuŝas la ŝlosilan problemon, vi ja cerbumas." Qian Yan diras, ke tiu laǔdo povas multe fortigi ilian memfidon kaj veki al ili la interesojn pri scienco.

 

    Iutage venis al la muzeo knabo, li havis malsaman opinion pri la klarigo por iu eksponaĵo. Qian Yan do diris al li: "Mia kara, post hejmreveno ni ambaŭ esploru kaj kontrolu,kaj kiu el ni pli frue trovos la rezulton, informu la alian."

 

    Post tri tagoj la knabo sendis al ŝi verkon kun 1000 ideogramoj kun sciigo, ke en la semajnfino li revizitos la muzeon por detale rigardi la eksponaĵon kaj esperos, ke Qian Yan kune kun li esploru. Tio kortuŝis Qian Yan kaj eksentigis al ŝi la pezan respondecon por ekbruligi la imagofajrerojn de la infanoj kaj veki iliajn interesojn pri scienco.

 

    En la muzeo estas 150 geinstruistoj kiel Qian Yan, ili kun bankalaŭreco aǔ magistreco havas mezaĝon de malpli 30 jaroj. Por Qian Yan, kiel gvidi la grupon kaj utiligi ĉies talenton por la laboroj estas grava tasko. Ŝi laboras en la posteno jam 21 jarojn kaj sentas sian respondecon tre grava .

 

    Por la vizitantoj ĉio pri la muzeo estas freŝa, tamen por la instruistoj la grandkvanta laborado kaj multfoja ripetado estas defio al ilia pacienco kaj servemeco. En tia situacio Qian Yan kaj ŝiaj kolegoj venkas multajn malfacilojn por pli bone servi al la vizitantoj.

 

    La eksponaĵoj estas diversflankaj, preskaǔ traktas ĉiujn kampojn, kio postulas, ke instruistoj konstante kaj multe lernu por solvi diversajn demandojn de la vizitantoj. Por altigi la instruan nivelon Qian Yan kune kun siaj kolegoj studas kaj esploras, ili jam kompilis materialojn kun 700 000 ideogramoj en la ĉina kaj angla lingvoj pri pli ol mil eksponaĵoj. Ŝi iniciatis sciencan konkurson pri la eksponaĵoj, kreivadan konkurson pri eksponaĵaj klarigoj k.s.

 

    Sub ŝia gvido 4 kolegoj okupis la unuan lokon en la sciencteknikaj konkursoj inter la tutlandaj muzeoj.

 

    Semadi por scienco, ekbruligi la imagofajrerojn de infanoj. Kiel instruistino de la sciencteknika muzeo Qian Yan kaj ŝiaj kolegoj laboras en ordinara posteno, tamen faras neordinaran kontribuon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio