Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio daŭre persistas en paca disvolviĝo
2012-11-05

de LIU DONGKAI

 

    Antaŭ la inaŭguro de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, iuj en la kampo de internaciaj publikaj opinioj montris ke la leviĝo de Ĉinio defias la internacian ordon, kaj pro tio, la internacia komunumo devas bridi la leviĝon de Ĉinio. Responde al la argumento pri la "defio de Ĉinio al la internacia ordo", iuj erudiciuloj en la internacia komunumo montris: "Ne komprenu la leviĝon de Ĉinio per la penso de la Malvarma Milito. "

 

    Neniam ĉasi hegemonion

 

    Kiel membro de la internacia komunumo, Ĉinio estas lando kun respondeco. Tio, kion Ĉinio faros, estas daŭre kaj firme persisti en paca disvolviĝo kaj puŝi la internacian ordon al la disvolvo en la direkto pli justa kaj pli racia.

 


Ĉina prezidanto Hu Jintao (dekstre) intervidiĝis kun urbestro de Ĉikago dum sia vizito al la urbo en januaro.

 

    En la kuranta jaro ĉinaj gvidantoj ĉeestis la Pintkunvenon de Gvidantoj de G 20, la Neoficialan Konferencon de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), la Azi-Eŭropan Pintan Konferencon, la Renkontiĝon de Gvidantoj de BRICS (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko), la Intervidiĝon de Gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kaj aliajn plurflankajn kunvenojn por akceli pacan kaj stabilan disvolvon internacian kaj regionan. 

 

    En la 12-a konsilia kunveno de la Ŝtatestroj de Membro-landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo okazinta en Pekino junie de la kuranta jaro, ĉina prezidanto Hu Jintao kaj aliaj ŝtatestroj de membro-landoj de la organizo atingis la komunan konon pri la novaj konceptoj pri sekureco, kunlaboro, disvolvo kaj civilizacio kun la "ŝanhaja spirito" kiel la kerno, kaj subskribis en la deklaro la komunan opinion de la membro-landoj pri starigo de nova strukturo de la mondo kun justeco, demokratio kaj multpolarizo, kaj pri disvolvo de la rilatoj inter la landoj laŭ la deklaro.

 

    En la lastaj jaroj Ĉinio aktive partoprenis en la internacia komunumo por trakti la internacian financan krizon, klimatan ŝanĝiĝon, grenan sekurecon, malriĉecon, nuklean sekurecon kaj aliajn defiojn tutmondajn, prenis praktikajn rimedojn por antaŭenpuŝi kunlaboron de la Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, la Orient-azia Pinta Konferenco, BRICS, kaj la regionan kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko, Ĉinio kaj arabaj landoj, Ĉinio kaj Latin-Ameriko, Ĉinio kaj insulaj landoj en Suda Pacifiko, kaj per la malferma, kunlabora kaj respondeca sinteno de granda lando faris pozitivan kontribuon al la konstruo de la nova ordo de la internacia politiko kaj ekonomio.

 

    Ĉina vicprezidanto Xi Jinping esprimis en sia salutparolo farita en la 9-a Pinta Konferenco de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pri Komerco kaj Investo kaj la Forumo pri la Libera Komercada Zono de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en 2012: "Ni neniam ĉasas hegemonion kaj neniam pretendos hegemonion."

 


Ĉina vicprezidanto Xi Jinping faris parolon en la kunsido de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio okazinta en februaro.

 

    Altranga esploristo de la Instituto pri la Ekster-afera Politiko de Usono diris: " La ŝtataj gvidantoj de Ĉinio havas klaran penson pri la nuna internacia situacio, kaj pri tio faris ege precizan argumenton kaj elmetis praktikeblajn traktajn proponojn. "

 

    Esti afabla al la najbaroj kaj preni ilin kiel partnerojn

 

    Vizaĝe al la situacio komplika, Ĉinio ĉiam tenas la diplomation pri najbaroj en la unuan lokon de la diplomatia tuto. En junio de la kuranta jaro okazis en Pekino la 12-a konsilia kunveno de la Ŝtatestroj de Membro-landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj subskribis "La deklaron de la ŝtatestroj de membro-landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo pri konstruo de longtempa paco kaj kuna prosperigo de la regiono", kaj faris planon pri estonta disvolvo de la organizo. Ĉinio kaj Afganio establis inter si la strategian partnerecan rilaton, kaj la dulandaj altrangaj gvidantoj reciprokis la viziton en la kuranta jaro. Ĉinio kaj Pakistano daŭre solidigis la interrilatojn amikecajn kaj strategi-partnerecajn, fortigis la strategian kunordigon en la internaciaj kaj regionaj aferoj.

 

    Ĉinio daŭre kaj firme observas la ekster-aferan politikon "Esti afabla al la najbaroj kaj preni ilin kiel partnerojn" kaj "Riĉiĝi, paciĝi kaj harmonii kun la najbaraj landoj", kaj senĉese profundigas la strategi-partnerecajn rilatojn kun la membroj de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio por la paco kaj prosperiĝo. La liberkomerca regiono de Ĉinio kaj la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj iras en tute novan disvolvan etapon. En la pasinta jaro la komerca sumo de la du flankoj superis 362.8 miliardojn da usonaj dolaroj, tio forte akcelis la regionan prosperon kaj klopodon por trakti la internacian ekonomian krizon.

 

    En traktado de la aferoj pri la insuloj en la Suda Ĉina Maro, Ĉinio klopodas por pace solvi pere de amikaj intertraktadoj kun najbaraj landoj la konfliktojn pri teritorio, teritoriaj maroj kaj marrajto.

 

    James R. Holmes kaj Yoshihara Toshi, du vicprofesoroj de la Mararmea Akademio de Usono esprimis, ke eble Pekino esperas atingi sian celon en prudenta maniero. Tio estas sukceso de la politiko pri la marafera diplomatio, kiu donas profundan impreson, kaj havas grandan eblecon por la sukceso.

 

    En la lasta tempo la japana registaro kontraŭleĝe "aĉetis" la insularon Diaoyu, propran teritorion de Ĉinio, kaj estigis la konflikton inter la du landoj. Ĉinio prenis serion da praktikaj rimedoj por forte defendi sian suverenecon super la insularo Diaoyu kaj por instigi la japanan flankon vizaĝi al la realo, agnoski la disputon, korekti la eraron kaj reveni al la vojo solvi la disputon pere de intertraktado, kaj defendi per la reala agado la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Analizistoj opinias, ke ne ŝanĝiĝis la ĝenerala tendenco de la stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj ĝiaj najbaraj landoj en Azio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio