Ambasadoro de Francio en Ĉinio: la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas tre grava por la mondo ">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ambasadoro de Francio en Ĉinio: la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas tre grava por la mondo
2012-11-02

 

de LI XIAOYU

 

    Dum la intervjuo de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo farita en la 24-a de oktobro, s-ino Sylvie Bermann, ambasadoro de Francio en Ĉinio, diris : "La 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas ege grava ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la tuta mondo, ĉar en la internacia komunumo Ĉinio havas pozicion pli kaj pli gravan kaj ludas rolon pli kaj pli grandan. Mi esperas, ke Ĉinio daŭre profundigos sian reformadon post la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj havos pli belan disvolviĝon. "

 

 

 S-ino Sylvie Bermann dum la intervjuo de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo

 

    S-ino Sylvie Bermann diris ankaŭ, ke la franca popolo donas grandan atenton al la problemoj rilataj al Ĉinio, kaj“Ĉinio ankoraŭ estas grava lando en la eksteraj aferoj de Francio". Tion emfazis ankaŭ s-ro François Hollande, prezidento de Francio, en sia parolo farita en la jarkunveno de diplomatiaj senditoj okazinta en septembro.

 

    Responde al la demando pri la evento, ke la Teknologia Limigita Kompanio Huawei de Ĉinio kaj ĝia Zhongxing-Korporacio de Telekomunikaj Ekipaĵoj estis sub enketo kaj kontrolo en la merkato de Usono sub la preteksto de "minaco de la sekureco de la Ŝtatoj", s-ino Sylvie Bermann emfazis, ke escepte de la milita industrio, Francio ne limigas la investadon de ĉinaj entreprenoj kun la espero, ke ĉinaj entreprenoj povos eniri en Francion kaj liveros pli da laborpostenoj al la depresia labormerkato de Francio. Ĉar 150 ĉinaj entreprenoj en Francio tuŝas diversajn kampojn, inkl. de furaĝo, telekomuniko, aviado kaj tiel plu, kaj dungas pli ol 7 mil francojn, tamen tiu ĉi cifero estas ne sufiĉa.

 

    En la okuloj de multaj ĉinoj, Francio estas romantika lando kun luksaĵo, parfumo kaj vino, sed s-ino Sylvie Bermann montris, ke efektive Francio estas lando ankaŭ kun altaj kaj novaj scienco kaj teknologio. "Ekz., 2012 estas la 30-a jaro de la kunlaboro de Francio kaj Ĉinio en la kampo de nuklea energio. En la urbo Tianjin Francio kaj Ĉinio kune starigis fabrikon de aerbus-muntado. Francaj entreprenoj estas fortaj en la kampoj de medio kaj daŭrigebla disvolvo en la mondo, do ni esperas intensigi la komercajn interrilatojn pere de grandigo de kapacito. Ekzistas ankaŭ alia rimedo, t. e. pluapaŝe malfermi la merkatan aliron, precipe por la adjudikoj de Ĉinio en la kampo de publikaj instalaĵoj. "

 

    S-ino Sylvie Bermann montris, ke en la nuna tempo kiam la komercaj ciferoj estas vaste atentataj, la "kultura diplomatio" kiel mola potenco jam fariĝis grava parto por grandigi la influojn de Francio en la mondo. Ĉiujare, Francio okazigas diversajn kulturajn aktivadojn en Ĉinio kaj ankaŭ aktive helpas la ĉinan kulturon eniri en Francion. Ŝi esperas pluapaŝe disvastigi la kulturan interfluon de la du landoj okaze de la 50-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio en la jaro 2014.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio