Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Regado de poluado
2012-10-31

de LÜ MINGJUN

 


Jiang Yimin

 

    Jiang Yimin estas direktoro de la mediprotekta sekcio de Hunan-provinco de 17 jaroj. Li batalis kontraŭ poluado jam 31 jarojn. Li estis du fojojn elektita kiel reprezentanto por la Tutlanda Kongreso de KPĈ.

 

    En la pasintaj kvin jaroj la laboroj de Jiang, komence pri la protektado de riĉfonto de trinkebla akvo, sekve pri regado de poluado pro pezaj metaloj en la rivero Xiangjiang kaj fine pri sistemo de ekologia kompenso, ĉiam estis unu el la fokusoj atentataj de diversaj rondoj de la provinco.

 

    Jiang bone memoras ĉiujn gravajn mediprotektajn kampanjojn de la pasintaj kvin jaroj.

 

    La ekomedio de Huayuan-gubernio estis severe difektita pro senorda disvolviĝo de fabrikoj pri mangano. Senprecedenca senpoluigo komenciĝis en okcidenta Hunan-provinco: 14 entreprenoj pri mangano estis postulitaj ĉu senpoluigi la produktadon antaŭ fiksita limdato, aŭ ĉesigi la produktadon aŭ sin fermi; cent milionoj da juanoj estis asignitaj al la mediprotektado kaj koncerna konstruado...

 

    En la jaro 2009 en Huayuan-gubernio okazis kunsido pri senpoluigo. La departemento pri medioprotektado alte taksis la atingojn de Huayuan-gubernio.

 

    Por senpoluigo oni fermis 234 malgrandajn paperfabrikojn ĉirkaŭ la konata lago Dongting en Hunan en la sama tempo, kaj pro tio boniĝis la akvokvalito en iuj poluitaj regionoj de la lago Dongting.

 

    Sekve estis senpoluigo de pezaj metaloj ĉe la rivero Xiangjiang. Por tio oni praktikis rigoran administradon al tiaj entreprenoj, kaj tiu agado fariĝis modelo de poluad-regado por aliaj riveroj en la regiono.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio