Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Taohua en protektado de akvo dum 30 jaroj
2012-10-29

de WANG HAOYU

 


Li Taohua, reprezentanto de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio

 

    Li Taohua, direktoro de la Buroo pri Akvaj Resursoj de la Interhelpa Tu-nacia Aŭtonoma Gubernio de la provinco Qinghai en la okcidenta Ĉinio, sin dediĉis al la protektado de akvo por fari la antaŭajn dezertajn montojn pitoreskejo kaj akvo-utiligejo.

 

    Ĝis la jaro 1982 Li Taohua laboris jam 30 jarojn por la protektado de akvaj resursoj en la gubernio kaj partoprenis sinsekve en enketo, dezajno kaj konstruo de pli ol 50 ŝlosilaj projektoj. Kaj ĉi tiuj projektoj fariĝis tre grava infrastrukturo por plibonigi la produktadon kaj la vivon de la lokanoj.

 

    Dum tiuj 30 jaroj, Li Taohua iris al ĉiu parto de tiu ĉi tu-a gubernio, kombinis laŭ la lokaj kondiĉoj la biologian kaj inĝenierian rimedojn, establis tri-dimensian akvo-konservan sistemon.

 

    En konstrado de akvo-konserva pitoreskejo dum la lastaj jaroj, Li Taohua persistas en la nova koncepto pri kombinado de sinteza regulado kaj ekonomia ekspluatado, verdigo kaj beligo, kaj pri tiu de konstruado infrastruktura kaj ĝardena. Antaŭ la starto de la regulado de rivervojo de Maosi-Rivero en la interhelpa tu-nacia gubernio, Li Taohua kune kun siaj kolegoj faris surlokan esploron kaj detalan planon. Nun, la akvo-konserva pitoreskejo estas ne nur bona loko por turismaj ekspluato kaj investo, sed ankaŭ ripozejo harmonia kun pluraj resursoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio