Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vilaĝa instruisto Ren Zongyu
2012-10-24

de HE JINWEN

 


Ren Zongyu kaj liaj lernantoj 
 

Geografia leciono 
 

Instruado de tabloteniso 
 

Peniga 500-metra piedirado inter la lernejo kaj hejmo 
 

Ren Zongyu kaj lia devizo 
 
 
Sonorigo por komenci lecionon
 

Korektado de taskoj de infanoj dum nokto 

 

    Ren Zongyu, 49-jara, laboras kiel instruisto de la Tanggouxiang-a Elementa Lernejo, Lushan-gubernio, Henan-provinco. En la malgranda montvilaĝo kun malpli ol 500 loĝantoj li prizorgas 36 infanojn. Pro poliomjelito li estas kripla je la dekstra kruro.

 

    Ren ekinstruis en la aĝo de 17 jaroj, kaj poste li neniam forlasis la klasĉambron. En la 32 jaroj de instruado oni foje volis dungi lin por komercado, tamen li ne povis rifuzi la peton de vilaĝanoj por ke li restu kaj daŭrigu la instruadon, nek povis neglekti la petegajn rigardojn de la infanoj. Li skribis sian devizon sur eta nigra tabulo: Kial miaj okuloj estas plenaj de larmoj? Ĉar mi profunde amas tiun ĉi teron.

 

    Dum longtempa instruado Ren trovis taŭgan didaktikon pri instruado al tri malsamaj klasoj en unu sama klasĉambro. Pli ol 30 el liaj lernantoj estis akceptitaj de universitatoj. Liaj lecionoj ricevis altajn poentojn en kelkdekoj da guberniaj pritaksadoj kaj li mem gajnis multajn honorojn kaj medalojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio