Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Maljunuloj en ĝuo de ŝia amo
2012-10-22

de LIANG JUAN

 


Yang Ruihui kune kun maljunulino en la centro

 


Yang Ruihui (la dua de dekstre) lernigas la maljunulon sin ekzerci per instrumento.

 

    Perdinte sian laboron kiel flegistino, kompartia membro Yang Ruihui tamen ne forlasis sian karieron de flegistino, kiun ŝi profunde amas, kaj precipe tiujn maljunulojn, kiuj bezonas ŝian prizorgon. Ŝi kun aliaj virinoj maldungitaj sub sia gvido starigis maljunulejon, profitante de liberaj malsanulaj ĉambroj de la hospitalo, kie ŝi antaŭe laboris. Ŝi vokas tiujn maljunulojn per paĉjo kaj panjo, kaj prizorgas ilin kiel filino.

 

    53-jara Yang Ruihui laboras kiel flegistino dum 33 jaroj. Ŝi flegis 570 maljunulojn, el kiuj 98 ĝuis ŝian prizorgon ĝis sia lasta tago.

 

    Ŝi estis honorita respektive kiel elstara kompartia membro, modelo de tutlandaj laboristoj, avangarda individuo de la medicina kaj kuraca kampo de la tuta lando, kaj ricevis aliajn pli ol 40 glorajn titolojn.

 

    En la jaro 1998 Yang Ruihui perdis sian laboron pro fermo de la hospitalo, al kiu ŝi servas. Malgraŭ malaprobo de la familianoj kaj amikoj, Yang Ruihui kune kun siaj 4 koleginoj starigis maljunulejon. Por kolekti monon ŝi vendis sian televidan aparaton, la plej valoran objekton de la familio, kaj ankaŭ ŝiaj koleginoj liveris sian monsumon. Ili mobilizis siajn familianojn por ripari kaj ornami la maljunejon, kaj al ĝi alportis meblojn el la hejmo. En septembro de la sama jaro, la maljunulejo akceptis siajn unuajn 18 maljunulojn kaj kies nombro kreskis al 36 en la fino de la jaro.

 

    Nun la maljunulejo jam fariĝis la San-serva Centro de la plansetlejo Jinhua, dank’ al la subteno de diversaj flankoj. Ĝi jam posedas sian etaĝdomon kun la totala plankareo de pli ol 4.4 mil kvadrataj metroj kaj 150 malsanulaj litoj. La centro en bela medio, kompleta ekipaĵaro, scienca kaj specifa administrado estas vaste konata flega organizo en la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio.

 

    Inter la maljunuloj en la centro iuj suferas de paralizeco, aliaj de senila demenco, la triaj de mensa malsano, kaj la kvaraj estas soluloj sen parencoj. Pro manko de prizorgoj de familianoj, tiuj maljunuloj havas malbonan temperamenton, iuj el ili eĉ batis flagistinojn per bovlo aŭ bastonetoj aŭ kuseno, aliaj sur ilin verŝis akvon aŭ kraĉis, triaj ofte telefonis al la polico 110...

 

    Kiam maljunulo Zhang Wenqi venis al la centro en varma somero, liaj piedfingroj estis infektitaj, sango kaj puso elfluis el la malfermiĝintaj partoj de furunkoj sur liaj piedoj. Tion vidinte, iuj sin turnis kaj foriris tuj, kovrante al si la nazon per sia mano, sed Yang Ruihui uzis pli ol du horojn por purigi liajn vundojn.

 

    Maljunulo Zhou Delu estis silentema sed kolerema pro paralizo dum longa tempo. Plurfoje, li intencis sin mortigi. Kaj ĉiutage Yang Ruihui lavas al li la vizaĝon, lin vestigas, servas por li en necesejo, manĝigas lin kaj eldomigas lin por sunnumo. Krome, Yang Ruihui ofte babilas kun li en libera tempo. Iom post iom la maljunulo fariĝis pli kaj pli serena, kaj kunvivas kune kun aliaj maljunuloj en harmonio.

 

    Yang Ruihui ofte diris : "Bone prizorgi la maljunulojn nun signifas bone prizorgi nin en la estonteco." Pro ŝia afableco kaj atentemo, kaj la maljunuloj intime vokas ŝin per "filino".

 

    Ŝi ellaboris kun zorgemo plurajn menuojn por la maljunuloj speciale laŭ ilia ŝato. Ŝi regule interparolas kun la maljunuloj kaj interŝanĝas opiniojn pri preventado kontraŭ geriatriaj malsanoj, donas psikologian konsultadon, gvidas la maljunulojn fari gimnastikojn, ludi tajĝjiĉŭan-on, ŝakon kaj aliajn sportajn kaj artajn aktivadojn.

 

    Per siaj juneco, ŝvito kaj amo Yang Ruihui entreprenas la aferojn resanigan kaj flegan, kiujn ŝi preferas kaj amas.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio