Tian'anmen-placo ornamata per floroj |
La 28-an de septembro la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon por diskuti pri prepara laboro de la 7-a plena sesio de la 17-a Centra Komitato de KPĈ kaj pri tiu de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj ekzameni laborraporton de la Disciplin-kontrola Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ prezentotan al la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. La kunvenon prezidis Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ.
La kunveno decidis, ke la 7-a plena sesio de 17-a Centra Komitato de KPĈ okazos en Pekino la 1-an de novembro 2012. La Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ proponos al la 7-a plena sesio de la 17-a Centra Komitato de KPĈ, ke la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ okazu en Pekino la 8-an de novembro 2012.
La kongreso serioze resumos la laboron en la pasintaj 5 jaroj kaj la praktikadon de post la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ĉiuflanke studos la nunan disvolvan situacion mondan kaj ĉinan, bone konos la novan postulon por disvolviĝo de Ĉinio kaj la novan deziron de la popolo, science ellaboros agad-programon kaj politikojn respondantajn al la epoka postulo kaj popola deziro, daŭre antaŭenpuŝos sciencan disvolviĝon, akcelos socian harmonion, daŭre plibonigos popolan vivon, kaj klopodos por ĉiuflanke konstrui bonhavan socion.
La kongreso elektos novajn Centran Komitaton de KPĈ kaj Disciplin-kontrolan Komisionon de la Centra Komitato de KPĈ.
La kunveno emfazis, ke la preparado de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas en bona ordo, oni devas daŭre klopodi por garantii la sukcesan okazigon de la kongreso.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|