Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Elekto de reprezentantoj de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2012-10-19

de ZHOU YINGFENG

 


Wang Jingqing (meze), vicestro de la Organiza Ministerio de la Centra Komitato de KPĈ, konigas laboron pri elektado de la reprezentantoj de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

 

    Laŭ informo de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, jam finiĝis la laboro por elekti reprezentantojn de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La 2270 reprezentantoj estis laŭnivele elektitaj post rekomendo de pli ol 80 milionoj da KPĈ-membroj de pli ol 4 milionoj da lokaj organizoj de KPĈ.

 

    Laŭ rilata statistiko, 98% de KPĈ-membroj de la tuta Ĉinio partoprenis en la elektado. La elektado de la reprezentantoj de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ konformas al postulo de la Centra Komitato de KPĈ pri demokratio kaj nombro-diferenco inter la kandidatoj kaj reprezentantoj.

 

    Gvidantaj kadroj konsistigas 69.5% de la elektitaj reprezentantoj, malmultiĝas je 2.1% kompare kun tiuj de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ;laborantoj en la unua linio konsistigas 30.5%, je 2.1% multiĝas kompare kun tiuj en la 17-a Tutlanda Kongreso. Laboristo-reprezentantoj konsistigas 7.4%, multiĝas de 51 en la 17-a Tutlanda Kongreso al 169 (inkluzive de 26 kamparano-reprezentantoj). La averaĝa aĝo de la reprezentantoj estas 52. Malpli-ol-35-jaraj reprezentantoj konsistigas 5%, multiĝas je 1.9% kompare kun tiuj en la 17-a Tutlanda Kongreso. Reprezentantoj, kiuj aliĝis al KPĈ post novembro de 1976, konsistigas 72.2% de la reprezentantoj, je 20.5% pli multe ol tiuj en la 17-a Tutlanda Kongreso.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio