Inaŭguriĝos la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en Pekino la 8-an de novembro. Ĉinio bonvenigas raportistojn ĉinajn kaj alilandajn al la kongreso.
La raportistoj, kiuj volas fari intervjuon al la kongreso, povas sin peticii al rilataj departementoj diverslokaj. La peticio-akcepta tempo komenciĝis de la 9-a de oktobro kaj finiĝos ĝis la 2-a de novembro de la kuranta jaro.
Laŭ informoj, por pli oportunigi la intervjuadon al la kongreso, oni funkciigos novaĵ-centron en Pekino dum la kongreso. La novaĵ-centro akceptos raportistojn el diversaj lokoj, organizos gazetarajn konferencojn, aranĝos intervjuajn aktivadojn por la raportistoj kaj provizos al ili raportajn oportunecojn inkluzive de informaj servadoj kaj teknologiaj garantioj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|