Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Elstara teksistino Cai Fangying
2012-10-19

de LI JIANMIN

 


Cai Fangying (meze) kaj kolegoj 

 

    Cai Fangying estas ordinara laboristino en la Tekstila KompanioYanli en la urbo Huzhou, Zhejiang-provinco. Ŝi donas al aliaj impreson de modesteco. Ŝia elektiĝo kiel reprezentanto de la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas tute ekster ŝia atendo. "Mi faris nenian grandan kontribuon, tamen la partio kaj la popolo donis al mi multajn honorojn. Por tio mi povas fari nenion alian ol doni pli da atento al mia laboro," ŝi diris.

 

    Cai naskiĝis en vilaĝo de Deqing-gubernio. Diplomiĝinte el mezlernejo ŝi eklaboris en loka tekstila fabriko. Ŝi diligente laboris, cerbumis kiel pli bone plenumi la laboron kaj pro tio estis plurfoje premiita en teknik-konkursoj.

 

    "Dum 31 jaroj ŝi laboris en la fabriko kiel ordinara laboristino," diris Wang Jinhuan, direktoro de la Tekstila Kompanio Yanli. Li diris, ke Cai serioze traktas sian laboron, ĉiam bone plunumas sian taskon kaj neniam montras sin aroganta. Foje la kompanio volis transpostenigi ŝin al la administra sekcio. Ŝi tamen insistis resti ĉe la produkta linio opiniante, ke ŝpinado estas la plej grava laboro de tekstila fabriko. En tia fabriko esenca estas tekniko de tiu, kiu prizorgas teksmaŝinojn kaj kontrolas la kvaliton kaj kvanton de produktaĵoj. "Ni estas trankvilaj, se ŝi estas en la laborejo."

 

    Ŝiaj persistemo kaj strebado gajnis konfidon de ŝiaj kolegoj. En la kvara labor-jaro ŝi membriĝis al la Ĉina Komunista Partio, kaj estis nomumita tekniko-trejnisto. Ŝi ne nur garantias la produkto-kvaliton, sed ankaŭ lerte gvidas novicojn por ke ili kiel eble plej rapide fariĝu kompetentaj laboristoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio