Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
30% da delegitoj de la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas el bazaj unuoj
2012-10-19


Ĵurado de novaj membroj de KPĈ 

 

    La elektado rezultigis 2,270 delegitojn de la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ, el kiuj 692 venas el bazaj unuoj de la socio. Tiu nombro estas je 2.1% pli granda ol tiu por la 17a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

 

    Oni povas rimarki el la datenoj, ke kamparanoj laborantaj en urboj komencas suriri la politikan scenejon kaj universitato-diplomitoj servantaj kiel vilaĝestroj havas siajn delegitojn por decidi grandajn aferojn de la ŝtato. La ŝanĝiĝo de la proporcio de la delegitoj montras, ke KPĈ metas la popolon sur la plej altan lokon, kaj tio ludos grandan rolon por protekti la interesojn de la homgrupoj laborantaj kaj produktantaj en la unua fronto kaj disvolvi ilian aktivecon kaj iniciativon, kaj samtempe igos la politikojn de la partio pli demokratiaj, raciaj kaj atentantaj la popolan vivon, pli favoraj al vasta popolamaso.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio