中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Basketbalo: transpasi landlimon

de JEREMY CHAN (Usono) *

 

    Veni al Ĉinio estas facile, tamen koni ĉinojn kaj ilian kulturon -- multe pli komplike. Sporto povas stimuli homojn, tio estas konata de ĉiuj. En fremda Ĉinio aǔdi aplaǔdon de ĉinoj estas por mi mirinda ĝuo.

 

    Mi ne zorgas, ke oni min laǔdas aǔ kritikas, ĉar por mi, basketbalo estas sporto por interŝanĝi intereson kun aliaj. Tamen mi devas konfesi, ke oni devas akomodiĝi al la ĉina regularo de basketbalo-ludado, fakte, tio bezonas tempon por fremdlandano. Antaǔ komenciĝo de la matĉo ĉiuj staras ronde, iu turnas la pilkon en la manplato por decidi ludantojn de ambaŭ flankoj kaj la flankon de la ludejo. Tiu deviga maniero en la organizado de matĉo ofte kaŭzas malekvilibron inter la du teamoj, tamen estas ĝojige vidi ĉinojn praktiki la sporton de okcidentanoj, tial neniu zorgas pri la rezulto.

 

    Fakte, nur unu basketbalo kaj kelkaj sportaj ŝuoj povas kunigi homojn malgraǔ malsameco de iliaj lingvo kaj kulturo. Mi opinias, ke junaj ĉinoj havas grandan entuziasmon por basketbalo kaj ankaǔ pasion por ludo kun alilandanoj. Oni neniel povas subtaksi la rolon de Yao Ming. Pro lia brila ludo en NBA ĉinaj fanoj kredas, ke ili ne nur apartenas al lokaj konkursoj, sed ankaǔ ne mankigeblas al internaciaj konkursejoj.

 

    Veninte al Pekino, mi surprize trovis, ke en la urbo abundas basketbalejoj kaj multas studentoj amantaj basketbalon. Kvankam ili plejparte estas novuloj kaj ludas nur por sin distri, tamen ilia entuziasmo por tiu sporto forte inspiras min. Mi pensas, ke tio estas ŝuldata al entreprenistoj de basketbalejoj. Pro tio, ke ili emfazas la kvanton de basketbalejoj, sed ne la kvaliton, kaj permesas ke oni dividas basketbalejon en du partojn, ili ebligas al pli da homoj partopreni en la ludado. La partopreno de diversaj homoj ja estas signifo de la sporto.

 

    En Wudaokou de Haidian-distrikto, Pekino, kie multas studentoj, min surprizis la populareco de la angla lingvo en basketbalejoj. Tion oni devas ŝuldi eble al la rolo de Usono en popularigo de basketbalo. Ekzemple "fari ŝlemo-ŝoton post stafetado en la aero" kaj aliaj terminoj ne havas adekvatajn tradukojn en la ĉina lingvo. Ĉinaj fanoj plejparte konas bone la nomojn de plej ŝatataj teamoj kaj ludistoj de NBA. Kompreneble, Yao Ming estas la plej ŝatata. Liaj kolegoj Tracy McGrady kaj Allen Iverson nealta, sed tre kurrapida estas vaste konataj. Influate de la basketbala kulturo de Usono, multaj ĉinaj fanoj provas fari malfacilajn movojn dum matĉoj por manifesti sian lertecon, tamen tio estas nur parto de matĉo.

 

    Basketbalo enradikiĝis en la sporta spirito de ĉinoj. Televidaj stacioj ofte elsendas ludojn de NBA, kaj matĉojn de la Ĉina Basketbala Asocio (ĈBA). Ĉinaj amikoj diris al mi, ke ili revas vidi la ĉinan basketbalan teamon gajni oran medalon en la Olimpikoj. En la Monda Ĉampioneca Konkurso de FIBA (Federacio de la Internacia Basketbala Asocio) okazinta somere de la lasta jaro, la ĉina teamo enviciĝis inter la teamoj de la antaŭaj 16 lokoj gvidate de Yao Ming, sed malvenkis en la matĉo kun la greka teamo, kiu poste venkis la usonan.

 

    Tion sciante, oni facile komprenas la kreskantan pasion de ĉinoj al basketbalo, kaj ankaŭ alilandanoj povas pli facile koni la ĉinan kulturon. Eĉ en frosta vintro de Pekino oni ankoraǔ povas vidi ŝvitantajn ludantojn en basketbalejoj; dum la Printempa Festo oni povas aǔdi dribladon kaj huraojn. Por mi ili estas kvazaŭ agrabla muziko. Tio estas avantaĝo de tutglobiĝo: eĉ simpla basketbalo povas liveri maloftan ŝancon por la interŝanĝo kun lokanoj. Sporto ja fariĝis la monda lingvo.

 

    Surmetu sportveston kaj kunportu basketbalon, kaj ni renkontiĝu en sportejo!

 

    -----------------------------------------

 

    * La aŭtoro estas usona studento en Ĉinio.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688