中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Inaŭguriĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj

    Vespere de la 6-a de septembro inaŭguriĝis en Pekino la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. Ĉina prezidanto Hu Jintao deklaris malfermon de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. Prezidanto de la Internacia Handikapula Olimpika Komitato Philip Craven faris parolon en la inaŭguro. Li diris, ke la Pekinaj Olimpikoj estas eksterordinare mirindaj, kaj li kredas, ke ankaŭ la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj sukcesos plene.

    Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, diris en la parolo, ke la ĉinaj registaro kaj popolo subtenas la Pekinajn Handikapulajn Olimpikojn per granda fervoro kaj varme atendas, ke la Handikapulaj Olimpikoj fariĝu grandioza kunveno por kune dividi ĝojon, amikecon, sonĝon kaj sukceson.

    En la Handikapulaj Olimpikoj partoprenos pli ol 4 mil sportistoj el 147 landoj kaj regionoj.

    Estas la unua fojo en la historio, ke unu organiza komitato samtempe preparas kaj gastigas la Olimpikojn kaj la handikapulajn Olimpikojn.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688