中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Pri la tema kanto de la Pekinaj Olimpikoj

    Vi kaj mi, kor' ĉe kor' en terglobo ĉi,

    Por sam-sonĝ' kune ni venas en Beijing.

    Jen amikoj, man-en-mane ni,

    Vi kaj mi, el un' mond'. Ni 'as famili'.

 

    Vespere de la 8-a de aŭgusto ĉina kantisto Liu Huan kaj brita kantistino Sarah Brightman prezentis la teman kanton de la Pekinaj Olimpikoj "Vi kaj mi" en la inaŭguro de la Olimpikoj en la Nacia Stadiono de Ĉinio. La televida ĉeloka raportado de la inaŭguro dissendis la kanton al la mondo.

 

    "Simpla" estas la unua sento donita de la kanto al preskaǔ ĉiuj muzikistoj, kiuj legis ĝian notacion, inkluzive de Liu Huan. Sed Liu ne atendis, ke la kanto estos prezentata de li.

 

   "Nelonge antaǔ la Pekinaj Olimpikoj, mi ricevis la taskon, ke mi prezentu la kanton. Tio estas granda honoro por mi. Prezenti la kanton estas deziro de ĉiuj muzikistoj," diris Liu Huan.

 

    Laŭ Liu Huan, la kanto ŝajnas facila, sed efektive ne. Ĝia malfacileco ja kuŝas en la "malrapideco" kaj "kvieteco". Por kantistoj ĝi estas facile kantebla, sed malfacile kantata bone. Ankaŭ Chen Qigang, komponisto de la muziko, havas la saman opinion.

 

    Sarah Brightman havas la saman komprenon pri la kanto. Ŝi esprimis sian unuan senton pri la muzika notacio per "infana pureco". Ŝi opinias, ke la kanto estas simpla, bela kaj malfacie prezentata.

 

    Por bone teni ĝian melodion Liu Huan kaj Sarah Brightman faris kontakton kun Chen Qigang kaj Zhang Yimou, reĝisoro de la prezentado de la inaǔguro. Liu diris, ke la kanto estas parto de la arta prezentado en la inaǔguro, ĝia stilo kaj ĉeftemo devas akordiĝi kun aliaj partoj, tial estas grave koni intencon de la verkinto kaj reĝisoro.

 

    Dank' al sama sento kaj interkomunikemo la du kantistoj brile kantis en granda harmonio.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688