中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Alilandaj amaskomunikiloj alte taksas la Pekinajn Olimpikojn

    Vespere de la 24-a de aŭgusto solene fermiĝis en Pekino la 29-aj Olimpikoj daŭrintaj 16 tagojn. La fascina inaŭguro, la brava spirito de gesportistoj kaj la belega prezentado en la fermo de la Pekinaj Olimpikoj montris senprecedence spektaklan sportan festivalon al la tuta mondo. Alilandaj amaskomunikiloj kaj popoloj donis altan takson kaj varman gratulon al la Pekinaj Olimpikoj.

    La 24-an de aŭgusto, kenja televidstacio faris ĉelokan relajsadon pri la fermo de la Pekinaj Olimpikoj kaj laŭdis, ke la fermo, per lerta imago kaj grandioza sceno, manifestis la harmonian unuecon de diversaj kulturoj.

    En sia artikolo, novaĵ-agentejo de Usono diris, ke Pekino realigis sian deziron kaj gastigis sukcesajn Olimpikojn. La sekurigaj rimedoj estas perfektaj, sporthaloj kaj stadionoj -- unuaklasaj, kaj la fervoraj volontuloj donis belan impreson al diverslandaj gesportistoj kaj turistoj.

    Ankaŭ ĉefaj amaskomunikiloj de la Korea Respubliko, Tajlando, Singapuro, Rusio, Germanio, Aŭstrio kaj aliaj landoj sinsekve laŭdis la Pekinajn Olimpikojn.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688