中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Du TOIT Natalie -- legenda sportistino el Suda Afriko

    Antaŭtagmeze de la 20-a de aŭgusto, okazis la 10-kilometra virina maratona naĝado en la Shunyi-a Remada Parko. En la konkurso varman aplaŭdon ricevis Du TOIT Natalie el Suda Afriko -- la sola sportistino, kiu ĉeestis la Pekinajn Olimpikojn kaj ĉeestos la Pekinajn Handikapulajn Olimpikojn.

 

    En tiu ĉi konkurso Du TOIT Natalie okupis la 16-an lokon.

 

    Antaŭe Du TOIT Natalie estis unuaklasa naĝistino. Sed februare de 2001, ŝi perdis sian maldekstran kruron pro trafika akcidento. Sed post 3 monatoj ŝi refoje aperis en naĝejo kaj eklernis naĝon per unu kruro. En la Atenaj Handikapulaj Olimpikoj ŝi gajnis 5 orajn medalojn. En la Monda Ĉampioneca Naĝ-konkurso, okazinta ĉi-jare en Hispanio, ŝi gajnis la 4-an lokon en la 10-km konkurso.

 

    Du TOIT Natalie diris: "Mi volas pruvi, ke eĉ per unu kruro mi ankaŭ povas naĝi longe." Per tiu ĉi firma kaj nefleksebla volo, Du TOIT Natalie akiris kvalifikon de la 10-kilometra virina maratona naĝado en la Pekinaj Olimpikoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688