中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
IOK: ĉiuj laŭdas organizan laboron de Pekino

    Intervjuate de ĵurnalisto de Renmin Ribao (Popola Ĵurnalo), Giselle Davies, respondeculo de la novaĵa departemento de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) diris, ke ĉiuj opinias, ke la oraganiza laboro de la Pekinaj Olimpikoj estas elstara.

    Ŝi diris: "Estas komplika afero organizi konkursojn de 28 sportbranĉoj en 16 tagoj, precipe komplika estas loĝistika garantio. La glata funkciado de la Pekinaj Olimpikoj, grandiozaj sportejoj kaj perfektaj matĉoj montras, ke la preparado estas perfekta."

    Pri ŝanĝiĝoj alportitaj de la 29-aj Olimpikoj al Pekino, Giselle Davies diris: "Mi unuafoje vizitis Pekinon en 2002, kaj la nuna Pekino estas multe diferenca de la tiama." Ŝi diris plue, ke antaŭ 5-6 jaroj, ĉe la stratoj kaj konstruaĵoj de Pekino ne estis tiom multaj verdaĵoj, sed nun floroj kaj arboj multe beligas la urbon. "En Pekino oni povas senti la pasion, impeton de disvolvado kaj senĉesan progreson, tial mi tre ŝatas tiun urbon."

    Giselle Davies diris ankaŭ, ke la Olimpikoj liveris al Pekino bonan ŝancon por elmontri sin kaj altiri al si la rigardojn de la mondo. "La atmosfero de la sportejoj estas varma, kaj la matĉoj vekis entuziasmon de la rigardantoj. Mi kredas, ke ni ĝuos multajn belajn rakontojn ĉe la fino de la Pekinaj Olimpikoj."





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688